Harry Potter cxe Moskow kinejo!

Morgaux, je la 3a, mi iros vidi “Harry Potter kaj duona sanga princo” cxe Moskow kinejo. Tio estas unua fojo ke mi vidas HP cxe kinejo, antauxe mi vidis gxin kun pirataj DVDoj. Versxajne filmoj cxe Moskow kinejo estas rus lingve, mi ne scipovas la rusan bone, tamen mi multe iras tie por vidi filmojn. Mi tre sxatas filmojn, kaj tre gxuas vidi filmojn en kinejo.

Do, mi vidos HP morgaux rus lingve, poste kiam mi revenu Iranen por sumeraj fieraj tagoj mi vidos gxin kun orginala vocxo pirate :)

Paroloj de statuoj!


Ni supreniris, dion vidis

Nia fabelo mensogis.

Ni malsupreniris, homon vidis

Nia fabelo veris.

Festivalo de akvo!


Je la 19a de Julio okazas Festivalo de akvo, cxi jare en Armenio. En tio tago, oni jxetas akvon al unu la alia. Estas amuza festo cxar tio tago ankaux estas la plej varma tago de jaro. En Irano ankaux okazas Festivalo de akvo, sed ne en la tuta urbo. En Irano cxar homoj ne vivas libere, ili ne povas festi libere. Do, kiuj volas festi tio tage, jxetas akvon nur al sia familio aux rilatoj aux geamikoj, hejme.

Tio festo en Irano okazas je la 13a de Tir (la 4a de Julio). Diferenco ne gravas, cxar la festa radiko en du landoj estas sama.  “Tir” kaj en Irano, kaj en Armenio estas Dio (vi scias ke Irananoj kaj Armenanoj estis proksimaj laux kulturo, relegio/kredoj kaj ankaux lingvo dum historio. Ecx Armenio estis parto de Irano longtempe), gxia signo en la cxielo estas Merkurio kaj gxi estas stelo de Verkistoj, kaj ankaux kiam tio stelo estas en la cxielo, oni atendas pluvon (gxeografia situo de tiu du landoj tiel estas kiel cxi jare jxust inter 4a de Julio kaj 22a de Julio pluvas multe, kaj tiam estas kiam Stelo de Merkurio estas en la cxielo).

Paroli pri “Tir” estas tre longa (tio estas pri la kalendaro kaj kredoj kaj ….). Nu, oni ne plu pensas pri radiko de tio festo, ili simple festas kaj felicxas kaj esperas ke post la pluvo siaj rikoltoj estu ricxaj kaj bonaj.

Mi rememoras Iranajn verkistojn dum tiu posxto, kiuj ne povas skribi libere, kaj kiuj ecx ne povas skribi. Espero ke mia lando estu libera denove.

Post ekzamena mondo de mi!

Jen, la ekzamenoj finigxis. Cxio estis normale. Nun mi devas skribi multe, mi ne havas ion kauxzon por ne skribi. Tamen mi estas tre maltrankvila pri mia lando, mi promesas ne skribi tre maltrankvilanta. mi havos pli “paroloj de statuo”, mi montros kelkajn fotojn el Yerevano, k.t.p.

Kaj post du tagoj, mi skribos pri “la akvo festo” kaj gxia “peganism”a radiko en Irano kaj Armenio.

Nu, gxis!

P.S. kara Becxjo, vi scias ke "bademjun"o de Bam ne havas "Aafat" ;) tamen dankon por via koncerno.

La fino?

Karikatoro per Mana Nejestani

Sxajnas la post elektadaj eventoj de Irano finigxis. Homoj mortigxis, multaj vundigxis, kaj multaj arestigxis. Nu, komencas sxnagxoj cxe Irano, oni diras. Ni vidu!

p.s. ankaux komencitaj estas miaj ekzamenoj. Legu pli cxe ToMoDoMo, post du semajnoj. 

Kunparoloj de statuoj sub la pluvo!


-          Vento kunportis la ombrelon!

-          He?

Cxu vi scias kio estas formiko?

Jes, gxi estas malgranda eta insekto. Ili vivas grupe, laboras severe, kolektas mangxajxojn dum varmaj sezonoj por malvarmaj sezonoj, kaj ilia sxatata mangxajxo estas dolcxajxoj.

Nun, se vi konas formikojn, kaj se vi havas multajn dolcxajxojn cxe via sxranko, kaptu mian sugeston: kontrolu vian sxrankon, nun cxi tio momento!

Korparoloj de statuo!


Cxiame mi staras cxe la angulo de strato vidante tion rugxan konstruajxon, kaj cxe mia malantauxe herboj kreskigxas. Mi sxatas tion kontraston; la antagonismo!

Tamen kiel vivo estas malamuza: stari kaj stari kaj stari; vi ne kapablas sxangxi viajn vestajxojn, nek iu venas por purigi ilin. kaj nur birdoj venas sidi sur vi. Ne eblas anstatauxe birdoj, homoj havu flugilojn? Humm, kunsido kun homoj!

 “mi havas kvin jarojn, kaj mi iros al lernejo posta jare. Mi sxatas mian instruistinon. sxia nomo estas … estas … mi ne scias! Mi sxatas katojn, kaj mian patrinon, nek dinasorojn, kaj nek ova sandevicxojn.”

“mi laboras en kafejo. Mizera afero, kompreneble. Cxi tage homoj venas kaj metas siajn fingra spurojn sur la tabloj, kaj mi devas purigi ilin.”

“sciu! Se denove Ahmadinejxado elektito estus kiel prezidento, mi mortigos min! ho, libereco, Ho, amikeco, Ho, homeco, Sciu!”

Kaj vespere, geamantoj venos. ili parolos pri amo, beleco kaj dolcxaj tempoj. Ho!

la plej placxa tempo monde!

mi pensas ke la plej placxa tempo en la tuta mondo estas kiam sidante buson, vi revenas hejmen, kaj felicxe auxskultas la malnova muziko de 'Sting' nome 'la rozfloro de dezerto'.  tio muziko rememoras du aux tri jarojn antauxe, kaj vi sentas juna (kaj malsata)!


p.s. ankaux mi pensas de kiam mi lernis Armenan lingvon, mi forgesas E-on! :( 

Anzali, la sxipa havena urbo!



Kiam mi revenis Iranon, vintra fria tempo, kun mia geamikoj iris al Anzali, kie estas cxe norda Irano, urbo kiu estas sxipa havena. Nu, mi ne havis gxuan tempon (kialo estas sekreta), tamen samtempe havis bonan tempon viziti alian amikinon de mi, kio logxas en Rasxt (urbo proksimume Anzali, cxef urbo de province Gilan) kaj jam estu doktorino.

Nia kvar homa grupo irante al cxio angulo de urbo fotojn kaptis kaj kaptis kaj kaptis (cxu ni devis vendi niajn fotojn cxe Fisx Bazaro de anzali?)

Mi tre sxatis sxipojn; grandaj Fisx katpilaj sxipoj, kaj malgrandaj transportaj sxipoj aux  boatoj. Tio estis la unua tempo kiam mi vizitante iu sxipa havena urbo, vidis sxipojn. Sed mi vidis ilin en filmoj! Mi kaptis belajn fotojn, tamen mia fotilo ne estas bonkvalita. Jen, vi vidis unu el la fotoj supre.

kies amanta estas li?

el sube de nuboj, akvo venas
riverojn li subtenas
kies amanta estas li,
sidante montaren ploras?

 Anush opera,
Hovanes Tumanian

Nuboj



Maljuna pentristo, pentradis por multaj jaroj, kaj jen, frue de sia sepdek jarigxo frenezis. Homoj vidis lin sidante sub la cxielo, kantata, interrompita, parolanta kun li mem, kaj cxiam kovrita kun koloroj el pli bula kaj nigra.

Najbara knabo, kiu ludadis cxiarkauxe, iam auxdis lin petante “ho Dio, kiel vi koloras tiujn nubuojn? Diru, montru, mi petas, diru kiel.”

Ni ne scias kio okazis fifine, sed tiel sxajnas ke la pentristo neniam de tiame pentris.

Irana novjaro (norouz) kaj tiel plu

Kej poste lia respondo al Torina kolero estas: “Destino estas ene vi, ne via nomo”

Filoj de Hurin, J.R.R. Tolkin

***

Felicxan Noruzon al cxioj kioj sxatas printempon 

Mia Duduko!

Cxu vi memoras kiam mi rakontis pri Duduko (kaj mi metis parton de Sari Galin muziko) cxe ToMoDoMo? 

Jen mi ja havas Dudukon (mi cxiam esperis ke mi havu unu) kaj nun mi provas lerni ludi gxin.
Mi tre gxuegas!

Nova Komputilo de Mi

Nu, tiel sxajnas ke post nun ToMoDoMo gxidatigxos: 


JES! MI NUN HAVAS KOMPUTILON.

* bonvolu atendi min cxiuj lunde, mi havas multajn novajn rakontojn de tutmala mondo de mi.

Resaluton el Armenio!

Jen mi!
Karaj, nun estas cxirkaux unu monato kaj dekkvin tagoj kiam mi logxas en Armenio, Yerevan. nu, cxio estas bone, mi nun studas Iranan Studaton (la antikvaj lingvaj fako). mi estas enkontako kun Armenaj E-istoj, cxioj estas bone!
dumtempe mi ne havas komputilon hejme, do mi tre malmulte povas arangxi interreti!
tre tre tre mankas miajn geamikojn Irananaj, kaj ToMoDoMo(n)! 
nu bone, vivo estas tiel: iomete tie, iomete alie. 
kiam mi trovos ion komputilon, mi skribos cxion kion mi devas.
do, denove gxis.
p.s. morgaux estas mia naskigxtago!  huraaaaaa!

Kial ToMoDoMo(n) ne gxisdatigas?

Mi alrigardas tiun glason de vino
eble maligxus via foresto
mia malfelicxeco
la tuta mondo
.
karaj, mi nun iom okupigxas pri mia vojagxo al Armenio. fakte tio estos transloko kaj poste mi logxos en Armenio; mi studos en universitato de Yerevan.
do, gxis baldaux!

Mi spuras sxin (SF rakonteto de mia amiko)!

Sxi logxas en luno, la centra urbo de luno. Oni faris urbon sub tere kaj volis gxin esti, ne normala sed natura. Do, ili faris por la urbo riveron; kaj gxi havas gxangalon kaj aliajn naturaajxojn. Cxiam sxi nagxas riveren aux post nagxado promenadas gxangalen (en rivero sxi pensas kaj ridas, en gxangalo sxi legas librojn kaj ploras. Kiam nagxado mi iras al sxi kaj diras: ‘laux diroj cxe Jupitero ekzistas riveroj kies sunoj ne estas varma, nek malvarma kaj sia akvo kiel merkuro modera kaj songxsimila estas’ kaj sxi ridas. Kiam promenado mi diras: ‘ cxe saturno ekzistas gxangaloj enkiuj tempo ne trapasas kaj ili estas senfina (kiel io ke tio nur ekzistas iame). Kaj nenio vidos nin se ni koiti’. sxi ploras. ‘kial ni ne koitu tie cxi?’ sxi diras. ‘tie’ estas la respondo. ‘mi venos’ sxi diras, sed siaj ridoj estas en tiu cxi rivero, kaj siaj ploroj estas en tiu cxi gxangalo. ‘vi amas tien kie vi deziras iri’ sxi diras.

Laux sxi, mi frenezas, cxar mi pripensas aparaton kion mi metos en tiu cxi gxangalo. Poste ni eniru, kaj ni iru al tie kie ni volas. Tie estas ne uzita kaj oni povas promeni libere kaj oni ne zorgas pri rigardantoj el la Ter’.

‘frenezulo! Mi estas tie cxi’ sxi diras. Sed mi deziras esti tie. Sxi pensas ke mi volas forlasi sin. Sed mi neniam diris al sxi ke mi sciias tie sxi estas.
Mi spuras sxin.

Mia Testudo!

Mi havis testudon, lia nomo estis Avisxan. Li havis 2 jarojn kaj 6 monatojn. Cxirkaux du monatoj antaxue, kiam ni vojagxis al Masule, kaj tie ni tranoktis en gxangalo, mi perdis Avisxanon. Versxajne li fugxis al gxangalo. De tiam mi estis malfelicxa, cxar mi tre sxatis Avisxanon. Nu, miaj geamikoj diris ke Avisxan, sendube, nun havas pli bonan vivon. Kaj fakte mi konsentis.

Hieraux mi vidis foton kiu diris ke cxiuj bestoj bezonas esti hundo kaj gajni atenton. Mi nun vere estas felicxa, cxar mi scias ke Avisxan estas en gxangalo kaj ne en mia eta cxambro!
.

Irana Pico!



10 tagoj antauxe, kiam mi estis cxe Itala ambasadejo por preni vizon, mi renkontis faman Irananon, Hossein Arbabi, kiu logxas en Italio, kaj kiu inventis Qormesabzi picon. Qormesabzi estas unu el Iranaj bongustaj mangxajxoj. Sxajnas ke li iel miksigxis tiujn du sxatindaj mangxajxojn: Qormesabzi kaj pico (tamen mi ne scias kiel!).


Qormesabzi pico estas unu el 10 mondaj bongustaj picoj. Mi ne provis gxin, tamen, Do, cxu vi deziraz provi Iranan Picon?


b.v. viziti tien!