Kiam verdas, esperantistoj iru!

Merkredo, Tehran (la kapitalo de Iran); elekrtro trancxigxs cxie! Ni ne havis elektron 3 horoj! 3 horoj?! Cxu vi povos imagi io urbegon senelektera? Nefunkcis cxioj kompotiloj, trafiklumoj, subteraj trajnoj, k.t.p.
Tehran estas plensxtopita urbo; cxiam trafiksxtopigxa, malpurigxa. Transporto vere estas malorda; malordas stratoj kiuj auxtoj iras kaj venas, malordas trotuaroj: Oni -speciale piedirantaj - ne atentas trafiklumoj! Ili pasas rugxa lumo senatente kaj senaverte do gxi Kauxzas multajn akcidentojn!!! Kiam elektro trancxigxis en Tehran, cxio tutmalordis. Estis komedia situato; Multaj stratoj fermis, multaj homoj konfuzis, multaj ne povis atingi iliajn oficiojn. policanoj penegis ordi iojn sed ili ne povis fari ion!!!
Mi tregxuis tion sed poste mi memoris ke ni havas ion proverbon kiu diras:
kiam verdas, esperantistoj iru kaj kiam rugxas, komunistoj iru!
Ni uzas tion proverbon cxar esperantistoj sxatas verdkoloron kaj eblas ke komunistoj sxatas rugxkoloron. Do cxar ankaux mi estas esperantistino, mi forgesis mian gxuon kaj mi pensis pri io solvo! Mi pensis ke la plej grava problemo estas tio kio oni ne scias cxu ili estas komunistoj aux esperantisoj? Do ili konfuzas tia! Mi demandis al mi: kio okazos se trafiklumoj havus blankajn kaj nigrajn lumojn? Tiam mondo disigxis je lumflanko kaj mallumflanko sama de stela militioj - mia sxatata filmo -!!! Kaj cxar fakte cxiu homo scias cxu si estas bona aux malbona, sendube cxio ordos! Poste ni simple povos sxangxi nian proverbon kaj Jes gxi estas la unia solvo laux mia malpensoj!!!

Fajrabusxa ruhollah(o)!

Ni iris amike al resturacio io nokto! cxiu al ni ordonis ion mangxajxon; pizza(o). kabab(o) kaj trinkajxon; kolao, biero - versxajne ne alkoholaj cxar en Iran drinkado estas malpermisinda do neniu povas ordoni alkoholajxo en resturacioj -
Ruhollah(o) estas mia amiko. li prenis io parto da pizza(o) kaj plenigis gxin je pipro. ambauxe blanka kaj rugxa pipro kaj li mangxis gxin bonapetite!!!

Mi ekpensis ke lia busxo jam estas en fajro sed li sxatis lian propran pizza(on) vere. li fajrabusxa estas! Fajrabusxa ruhollah(o) amiko de mi!!!
poste li plenigis glason je glacio. mirinde li trinkis bieron ne kun glacio, sed mangxis glacion kun biero kaj li gxuis gxin!!!
tiam mi diris al mi: li grandema estas en cxio; en fajro kaj en malfajro! do nun malfelicxe, malfelicxe lia busxa fajro malfajrigxis! Malfajrobusxa ruhollah(o) amiko de mi!!!

Mia juna frato

Mia frato, mia eta frato
mangxis kernon de orangxon
kaj demandis al mi;
cxu kreskigxos en mia ventro,
orangxarbo?
ridante mi respondis lin: ne!
- li senesperigxis -

La verda orangxarbeto
en lia eta ventrogxardeno
kiel bone kreskigxis
en la verda gxardeno de espero
kiel ege arbigxis
mi trancxis gxin sed!

Mia frato, mia eta frato
mangxis kernon de orangxon
tiam li ne demandis al mi
- li ne ankaux demandis nian patrinon -
li jam sciis ke granduloj respondoj
senesperigas etuloj

(mi tradukis el la persa al esperanto)

Jen mi decidas blogi en esperanto!

JEN: nun kaj cxitie.

MI: Mi havas 2 fratoj kaj 2 fratinoj. Iliaj nomoj estas: mehrazin, mehrafarin, mehraban kaj mehregan. Do vi povas vidi mian unuan malecon; mia nomo estas farmehr!!! Mi havas 23 jarojn kaj mi logxas en Iran. (bonvolu atenti pri mia logxloko cxar gxi vere helpas vin kompreni kial mia mondo mala estas!!!)

DECIDAS: Cxu blogi aux neblogi? Mi multe pensis pri tio demando, cxar unuafoje mi ne sciis kion mi devas skribi ecx blogpagxo, kaj kiel? Sed poste mi rememoris mian mirindan vivon en mia privata kaj tutmala mondo! Tio Dolcxa vivo ke mi havas! Do mi diris al mi: jes! Mi blogos!!!

BLOGI: Mi sxatas skribado Pli ol parolado, pli ol mangxado, pli ol trinkado, pli ol k.t.p.ado!!! kiam mi estas en domo, mi nur legas, tradukas kaj skribas!!! (kaj iam mi ludas kun mia juna frato; mehregan, cxar mi vere sxatas infanojn kaj iliajn mondon) mi skribas pri diversaj temoj; kiuj mi nun volas retskribi do vi povos legi ilin!!!

EN ESPERANTO: Mi eklernis esperanton antaux 11 monatoj! Krom la persa – mia nacia lingvo - kaj iom da regiona lingvoj de Iran, mi povas paroli en la angla sed mi sxatas Esp-on pli! Kial? Evidente cxar mi kore respektas homecon, informecon kaj liberecon – kiuj laux mi gividantaj estas al paco-. Kaj la plej grava kialo estas tio ke mi tre sxategas vojagxon.