Resaluton el Armenio!

Jen mi!
Karaj, nun estas cxirkaux unu monato kaj dekkvin tagoj kiam mi logxas en Armenio, Yerevan. nu, cxio estas bone, mi nun studas Iranan Studaton (la antikvaj lingvaj fako). mi estas enkontako kun Armenaj E-istoj, cxioj estas bone!
dumtempe mi ne havas komputilon hejme, do mi tre malmulte povas arangxi interreti!
tre tre tre mankas miajn geamikojn Irananaj, kaj ToMoDoMo(n)! 
nu bone, vivo estas tiel: iomete tie, iomete alie. 
kiam mi trovos ion komputilon, mi skribos cxion kion mi devas.
do, denove gxis.
p.s. morgaux estas mia naskigxtago!  huraaaaaa!

Kial ToMoDoMo(n) ne gxisdatigas?

Mi alrigardas tiun glason de vino
eble maligxus via foresto
mia malfelicxeco
la tuta mondo
.
karaj, mi nun iom okupigxas pri mia vojagxo al Armenio. fakte tio estos transloko kaj poste mi logxos en Armenio; mi studos en universitato de Yerevan.
do, gxis baldaux!

Mi spuras sxin (SF rakonteto de mia amiko)!

Sxi logxas en luno, la centra urbo de luno. Oni faris urbon sub tere kaj volis gxin esti, ne normala sed natura. Do, ili faris por la urbo riveron; kaj gxi havas gxangalon kaj aliajn naturaajxojn. Cxiam sxi nagxas riveren aux post nagxado promenadas gxangalen (en rivero sxi pensas kaj ridas, en gxangalo sxi legas librojn kaj ploras. Kiam nagxado mi iras al sxi kaj diras: ‘laux diroj cxe Jupitero ekzistas riveroj kies sunoj ne estas varma, nek malvarma kaj sia akvo kiel merkuro modera kaj songxsimila estas’ kaj sxi ridas. Kiam promenado mi diras: ‘ cxe saturno ekzistas gxangaloj enkiuj tempo ne trapasas kaj ili estas senfina (kiel io ke tio nur ekzistas iame). Kaj nenio vidos nin se ni koiti’. sxi ploras. ‘kial ni ne koitu tie cxi?’ sxi diras. ‘tie’ estas la respondo. ‘mi venos’ sxi diras, sed siaj ridoj estas en tiu cxi rivero, kaj siaj ploroj estas en tiu cxi gxangalo. ‘vi amas tien kie vi deziras iri’ sxi diras.

Laux sxi, mi frenezas, cxar mi pripensas aparaton kion mi metos en tiu cxi gxangalo. Poste ni eniru, kaj ni iru al tie kie ni volas. Tie estas ne uzita kaj oni povas promeni libere kaj oni ne zorgas pri rigardantoj el la Ter’.

‘frenezulo! Mi estas tie cxi’ sxi diras. Sed mi deziras esti tie. Sxi pensas ke mi volas forlasi sin. Sed mi neniam diris al sxi ke mi sciias tie sxi estas.
Mi spuras sxin.

Mia Testudo!

Mi havis testudon, lia nomo estis Avisxan. Li havis 2 jarojn kaj 6 monatojn. Cxirkaux du monatoj antaxue, kiam ni vojagxis al Masule, kaj tie ni tranoktis en gxangalo, mi perdis Avisxanon. Versxajne li fugxis al gxangalo. De tiam mi estis malfelicxa, cxar mi tre sxatis Avisxanon. Nu, miaj geamikoj diris ke Avisxan, sendube, nun havas pli bonan vivon. Kaj fakte mi konsentis.

Hieraux mi vidis foton kiu diris ke cxiuj bestoj bezonas esti hundo kaj gajni atenton. Mi nun vere estas felicxa, cxar mi scias ke Avisxan estas en gxangalo kaj ne en mia eta cxambro!
.

Irana Pico!



10 tagoj antauxe, kiam mi estis cxe Itala ambasadejo por preni vizon, mi renkontis faman Irananon, Hossein Arbabi, kiu logxas en Italio, kaj kiu inventis Qormesabzi picon. Qormesabzi estas unu el Iranaj bongustaj mangxajxoj. Sxajnas ke li iel miksigxis tiujn du sxatindaj mangxajxojn: Qormesabzi kaj pico (tamen mi ne scias kiel!).


Qormesabzi pico estas unu el 10 mondaj bongustaj picoj. Mi ne provis gxin, tamen, Do, cxu vi deziraz provi Iranan Picon?


b.v. viziti tien!

Lunde!

De cxi tiam, mi nove afisxos cxe ToMoDoMo je lundoj kaj ne sabatoj. kial mi decidis tiel? cxar mi sxangxetis mian semajnan programon kaj nun lundoj estas miaj Esperantaj tago.
***
Mi atendas!

Auxtuno!

Vere mi ne scias
Cxu etsas mi,
kiu bonvenigas Mehregan venton*
Aux estas auxtuna vento,
kiu ventas al ni tra la kalendaro
Sed mi bone scias
proksimumas Mehregan vento
Ankaux pulva nubo

* Mehr estas la 7a monato de Irana kalendaro, la unua monato de auxtuno. –gan en la persa estas relativa sufikso kaj kiam gxi ligas nomon, montras ke jena nomo rilatas al la alia nomo: Mehragan Vento, estas vento kiu ventas cxe Mehr.

P.s. Lux Irana Kalendaro, nun ni estas en Sxahrivar, la lasta monato de somero.

Nur cxe Irananoj!

Propraj aferoj okazos cxe Irananoj. mia amiko donis al mi fotojn, en kiuj montrigxis kelkajn da tiuj.

he he he! rigardu al tiuj Mola'oj, tiel sxajnas ke ili estas niaj armistoj, kaj ili iros batali Usonon. sed rigardu la vestajxojn! he he he!
.

3a Premio de Irana SciencFikcio kaj Fantazio!

bedauxrinde cxi tiu jare mi ne sukcesis partopreni, cxar mia rakonto ne finigxis ankoraux, tamen eble posta jaro ankaux mi partoprenus!
.
Mi pli diras al vi pri mia rakonto:
gxi estas infanrakonto Fantazia, kaj havas 12 sesioj. gxi temas pri sxngxado de infanoj kiam ili kreskigxas. kaj mi mem faras pentradojn. ili estas belaj kaj multkoloraj. cxu vi sxatus legi mian rakonton? (ehe ehe! mi scias ke vi ne estas infanoj, tamen nun tempe oni ne skribas por infanoj, sed kreskuloj!)

WALL.E kaj Kung Fu Panda!

Tiu semajne mi vidis du viglecojn: WALL.E, Kung Fu Panda!
Cxar ankaux mi faras Kung Fu, mi tre gxuis la duan. Krome mi tre gxuis temon kaj animiteknikadon de la unuan; gxi vere estas profesia.
Do, dum tiuj du mi lernis ke ne ekzistas speciala recepto, kaj kiuj havas kutimajn kaj enuajn rolojn, tamen povos roli grave se ili travivi amante. (Mia amiko cxiam diras ke cxitempe oni ne animas por infanoj, sed por kreskuloj! He he he!!! Cxu ankaux vi gxuas viglecon?)







Sukceso de Irana Esperantisto en Matematika Olimpiado!

Kasra Ahmadi, juna irana esperantisto, gajnis oran medalon dum la 49-a matematika olimpiado en Hispanio. Tomodomo gratulas lin pro tiu grava sukceso.

Sxercfarado!

Irananoj estas tre sxercumaj, speciale pri politikaj aferoj. Ili faras sxercon minute, kaj SMSas al unua la alija kiam ili auxskultas novajxojn kiuj amuzaj estas. Mi tre gxuas tiun manieron de miaj hejmlandanoj; ili vere estas bonhomoraj!
Nu, jen la plej bona sxerco de semajno:
Oni malkovris malsanecon de Ahmadinejxad: Malsxprucigo de pensado kaj sxprucigo de parolado!



p.s. nun Ahmadinejxad, la prezidento, estas la dua populara karaktero por sxercfarado! Antaux ol li situas “Ye Torke”!!!

Cxu mi estas felicxa nun?

Mi ne ploras, ne iru
Mi ne suspiras, sidigxu
Mi ne parolas, restu
Mi ne plorsinglutas, vidu
Ho, mi dankas al geamikoj kiuj konsolis min kiam mi estis malfelicxa. tiam mi estis fora de mia amiko, kiu tre tre tre zorgas pri mi, kaj tre tre tre bonkora estas al mi, sed nun mi estas tre tre tre felicxa cxar li jam revenas!!!

Iran Darudi (La pentristino)!

Tehrana Art Muzeo jam programigis ekspedion de pentroj de Iran Darudi, la pentristino Iranana. sxia pentroj estas Surreal. mi tre sxatas sxian pentrojn kaj mi vizitis tiun ekspedion; mi tre gxuis! jen, el sxia pentroj mi elektis:




:(

Mi malfelicxas!

Torangx (La muziko kiun mi sxatas)!

Mohsen Namju fama muzikist-kantisto estas cxe Iranaj junoj nun tempe. lian vocxon vi povas auxdi el multaj retpagxoj, mp3 ludiloj, auxtoj, kaj ecx filmoj aux televdiaj serioj.
li ankaux estas fama cxe Irananoj kiuj ne logxas en Iran, sed eksetr lande (mia amikino kiu logxas en Kanado diras ke cxe kafejoj oni auxskultas lin)!
Jen, vi povas auxdi aux elsxutli Torangx, La plaj bela muziko de li. Unu el Hafiz poemoj uzita estas kiel kanto de tiu muziko. mi ankaux povas traduki parteto de tiu poemo:
"Mi estas Torangx*,
kiun mankas mondo" sxi diris
"Vi estas pli bela ol Torangx,
sed ne atingebla" mi diris
* Torangx estas nomo por virinoj, ankaux signifas kiel Orangxo (versxajne speciala speco), kaj ankaux estas speciala floro cxe Irana tapisxo. Torangx en Irana kulturo havas tre belan kaj tre bonan aspekton kaj signifon.

Ni Grimpis Darabad Monton

Norde Tehran lokas granda montaro de Alborz. tiu montaro estas granda laux longo, kaj komencas je la okcidenta parto de Iran, kaj dauxras gxis orienta parto. La plej alta pinto de Iran, kiu nomas Damavand, ankaux situas cxe tiu montaro. Alborz estas la fabela kaj mita montaro en Iranaj kredoj, en kiu Zahak(on) (La monstra regxo cxe Sxahname kiu venkis Gamsxid(on) -la granda regxo de Iran- kaj deturis Iranon per kruleco kaj sangtrinkado) encxenarigis Ferejdun -ankaux granda regxo post Gxamsxid-! sed tiuj estas fabeloj, fakte Damavand estas vulkana pinto, kiu lasta tempe explodis je 3000 jaroj antauxe.

Alborz ankaux havas multajn pintojn: exemple Tocxal.

kaj ankaux multaj vojoj kondukas homojn al tiuj pintoj: exemple Darabad.


Do, venderede ni grimpis Darabad monton kiu estas tre bela kaj verda per herbaroj!

Mahmud Farsxcxijan!


tiun belan pentron mi prenis el retpagxo de Mahmud Farsxcxijan, kiu estas granda majestra Irana pentristo. kiel vi eble scias Iran havas speciala ismo por pentdaro kiu nomas Miniature. fakte, Mahmud Farsxcxijan estas miniaturisto, sed li sxangxigis tiun Arton iomete. do, li ja estas majestro, artisto kaj bona homo.

Sendu Vian Nomon al La Luno!

NASA nun havas projeko kiu nomas LRO kaj en kiu sendigxos eksplorilo al la cirkolo de luno! amuza pri tiu projekto estas ke cxiuj homoj povas meti siajn nomojn cxi tie, kaj ilin eksplorilo portos al luno!
ne hezitu; la lasta tempo por meti nomojn estos Junio 27, 2008!

Rojana (La Klonita Sxafido Irana)!


Je la 29a de Septembro, 2005, cxe Rojan eksplora instituo de Isfahan Universitato, naskigxis la dua sxafido klonita. la unua sxafo mortis minute post naskigxo, sed la dua nun vivas sane. li nomigxis kiel Rojana (pro nomo de istituo). Rojana en la Persa ankaux signifas kiel Songxo!

Rakontaj Feinoj!

Unufoje
Sub la cxielo violkolora
Tri feinoj sidis
Ilia hararo longa kiel sxnuro estis
Kaj nigra kiel nokto estis
Sed feinoj kiel nubo de sprintempo pluris
***
Ho, feinoj de rakontoj
Kial vi pluras?
Cxe tiu fora dezerto
Je cxirkauxanta sunsubiro
Cxu vi ne timas pulvon
Aux ne negxon?
Cxu vi deziras veni nian urbon?
Nia urbo estas sonora
Kaj jen okazos fajrfaradon
Ni malliberigis diablojn
Do ni gastigos cxiujn homojn
Ili dancas kaj kantas
‘festo de homoj estas
Diabloj malliberintaj estas’
Neniun feinoj diris,
Sed kiel nubo de sprintempo pluris
***
Do, feinoj de rakontoj
Cxu vi ne havis ion por mangxi
Aux ne ion por trinki?
Cxu vi ne havis ion por fari?
Kiu diris al vi
‘venu mondon de ni’?
Nia mondo havas dornojn
Kaj gxiaj dezertoj havas serpentojn
Neniun feinoj diris, Sed kiel nubo de sprintempo pluris

Sari Galin (La muziko kiun mi tre sxatas)

Mi penis multe pro meti muzikaron cxe ToMoDoMo, mi sukcesas iomete!
Jen, vi povas auxskulti aux elsxuti parto de Sari Galin, muziko kiun mi tre sxatas.

Pri kiun vi auxskultos diranta estas, Hosejn Alizade kune kun Jxivan Gasparijan faris muzik albomon kiu nomis ‘Rigardanta al Blankaj Akvoj’ (Endless Vision) kaj kiu nomumis cxe Grammi premio je la 2006.



En tiu albomo, Hosejn Alizade rearangxis Sari Galin muzikon, kaj engxi Jxivan Gasparijan ludis Duduk kaj kantis la parton armenan.
Versxajne, tiu muziko (kaj ankaux la poemo) estas komuna tradicia kanto cxe Irananoj, Armenanoj kaj Turkoj. Sed bedauxrinde mi nur metis parton kiu estas perse, mi ne havis parton la turkan aux la armenan, tamen tiu parto bone prezentas la cxefan melodion de la kanto.
Sari Galin signifas kiel Verda Novedzino laux vortoj sed laux konceptoj, La Suno.
la fino noto: vi povas acxeti KDon de tiu albomo, aux vidi multajn fotojn pri gxi cxi tie.

Reklamo!

Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO), jen havas retpagxon propran!
se vi volas scii kion ni faras cxe IREJO,
aux vi sercxas informajxon pri IRAN,
aux vi sxatas legi librojn ESPERANTE,
b.v. viziti cxi tie!

P.S. do, tio nur estis REKLAMO!!!

La 21an Laibra Bazaro de Tehran


Hodiauxe, mi iros al Libra Bazaro kiu cxi jare tenigxas po 10 tagoj, kaj cxeestas multaj multaj multaj libroj!!! ho ve, mi tre tre tre sxatas librojn!

Pentristo!




Mi elktis tiujn bildojn de Numero Sep, kiu estas blogo de Amin Mansuri, La pentristo.
Fakte fari tiajn imagonj ne estas permita laux nia regxostaro,
sed kiu povas malpermitigxi arton?
B.v. viziti aliajn pentrojn cxi tie!






Ordibehesxt!

Ordibehesxt estas la dua monato en Irana kalendaro.
Se vi iam demandos "kiam estas la plej bona tempo por vojagxo al Iran?" laux mi estas Ordibehesxt!
Ni havas la plej bonajn je Ordibehesxt; Blua cxielo, verdaj arboj, belaj floroj, plezura vetero.
En Irana malnovaj lingvoj, Pahlavi kaj ankaux Avesta, Ordibehesxt prononcas kiel Artavahisxta. Arta signifas bonecon kaj Vahisxta (aux vahisxt) kiu poste transigxis al Behesxt signifas kiel la plej bona ....(o) ( je tiu vorto estas la plej bona loko kiu versxajne celas Paradizon). jen, se vi sxatas lingvistikajn aferojn, menciu samecon de Behesxt kaj The Best (kiu ankaux signifas la plej bona en la angla).
Hodiaux estas la unua tago de Ordibehesxt, estas poemon tre malnova kiu diras:
Kaj kiam Artavhisxta venos
La plej bonajn kantojn kantigxos

Ni Koncertis

Je la 24an de Esfand (proksimume monato antauxa), en Antaux Noruza Renkontigxo de Iranaj Esperantisoj, ni koncertis.



Jen la fotoj:






kiu staras (vestas blanka) estas Mohamadreza Fuladhxah. li arangxis muzikon de fluta parto de koncerto. sidanta de dekstre, Elahe Hxanian, Mostafa Razavi (L'elektito), kaj mi.







Denove, Mohamadreza kiu komponis muzikon de Daf parto de koncerto. sidanta de dekstere, mi, Niku Mamduhi, Narges Taqavi.

Horlogxo kiu ne funkciis gxuste!

Tempo de nia lando, laux oficiala tempo, nun estas 23 horoj kaj 23 minutoj. sed la horlogxo kiun mi metis cxe ToMoDoMo, montras 22 horojn kaj 23 minutojn.

La horlogxo ne funkcias gxuste. sed tiu ne estas problemo de horlogxo, aux mi, aux iu ajn.
fakte, mi metis tiun horlogxon lasta jare, kaj je lasta jaro, nia regxistaro (aux nia prezidento!), ne antauxigis oficialan tempon de lando. stulta decido estis, kaj nia lando pagis multen pro tiu malprava decido, kaj ne necese uzigxis energio. do, je nova jaro, registaro anoncis tion eraron kaj kiel aliaj jaroj antauxigis oficialan tempon.

jen, malfelicxa horlogxo de mi ne funkcias gxuste!
tamen mi tre sxatas gxin, mi devas korektigi gxiajn montrilojn.

Novjaro!


Irana speciala tablo por novjaro nomas "Haft Sin"
kiu signifas kiel "Sep Soj".
oni kolaktas sep ion kies nomo komencas per So
kaj apud tiu tablo atendas Novjaron.
Morgaux estos 1.1.1387
Felicxan Noruzon
Felicxan Novjaron

Hagxi Firuz kaj Ridanta Luno cxe Tehran

Mi vizitis Hagxi Firuz(on)!

Hagxi Firuz, kiel vi povas vidi foten, vestas rugxan, kantas kaj dancas cxe strato kaj estas simbolo de Noruz (Irana novjaro). lin cxiam kunlaboras Amu Noruz, kiel videbla estas. Amu Noruz estas ankaux simbolo de Noruz. lia nomo signifas kiel "Onklo Noruz". vestado kiel tiuj du karektoroj estas tre malnova Irana moro kiuj cxiam anoncas "proksimas novjaro".





Do, ni estas cxirkaux Noruz cxar mi vizitis viron kiu vestis kiel Hagxi Firuz, dancis kaj kantis:

Hagxi Firuz mi estas, ho jes!

Jare mi tagon venas, ho jes!

p.s. Mi ankaux vidis lunon, kiu estis ridanta. mi tre sxatas ridantan lunon, do, mi deziras meti foton el gxi ankaux!!!





Ekskurso al YAZD


Ni ekskursos al Yazd, morgaux.

Yazd estas unu el Iranaj malnovaj kaj belegaj urboj apud La Granda Dezerto.


tiu foto montras Monto de Aglo cxe Taft (urbo cxikaux Yazd).

kaj se vi volas vidi fotojn de belajxoj de Irana naturo, vizitu blogo Belajxoj de Irana naturo


Noktmezo!

Sunsubiris,
Pasis duono de nokto
Dormu homoj mondaj
Ja restas duono de nia nokto

Mia Amiko, Sia Edzino kaj Ilia Amikino


Roger, mia amiko, logxas en Brazilo.

Negxo!

Mi sxatas negxon,

kui kovris auxton de mia najbaro,



kaj kovris orangxan arbon,



en kiu oni amumis,

en kiu oni babiladis!

p.s. mi elektis tiujn foto de blogo de Songxoj de Frenezulo en Mondo Flata, mi tre dankas lin.
p.s. li versxajne kaptis tiujn fotojn kiam negxo ne estis tiom severa kiel nun.
p.s. nuntempe negxo kovras tehranon, cxioj frostigxis, kaj vetero estas tre tre tre malvarmega. mi baldauxe posxtos fotojn kiun mi mem kaptis el negxo cxe tehran.

Sagxo kaj Cerbo!

Sagxo ne estas
rado frota en konto fiksita
Cerbo ne estas
mesagx-centro forlasinta