Festivalo de akvo!


Je la 19a de Julio okazas Festivalo de akvo, cxi jare en Armenio. En tio tago, oni jxetas akvon al unu la alia. Estas amuza festo cxar tio tago ankaux estas la plej varma tago de jaro. En Irano ankaux okazas Festivalo de akvo, sed ne en la tuta urbo. En Irano cxar homoj ne vivas libere, ili ne povas festi libere. Do, kiuj volas festi tio tage, jxetas akvon nur al sia familio aux rilatoj aux geamikoj, hejme.

Tio festo en Irano okazas je la 13a de Tir (la 4a de Julio). Diferenco ne gravas, cxar la festa radiko en du landoj estas sama.  “Tir” kaj en Irano, kaj en Armenio estas Dio (vi scias ke Irananoj kaj Armenanoj estis proksimaj laux kulturo, relegio/kredoj kaj ankaux lingvo dum historio. Ecx Armenio estis parto de Irano longtempe), gxia signo en la cxielo estas Merkurio kaj gxi estas stelo de Verkistoj, kaj ankaux kiam tio stelo estas en la cxielo, oni atendas pluvon (gxeografia situo de tiu du landoj tiel estas kiel cxi jare jxust inter 4a de Julio kaj 22a de Julio pluvas multe, kaj tiam estas kiam Stelo de Merkurio estas en la cxielo).

Paroli pri “Tir” estas tre longa (tio estas pri la kalendaro kaj kredoj kaj ….). Nu, oni ne plu pensas pri radiko de tio festo, ili simple festas kaj felicxas kaj esperas ke post la pluvo siaj rikoltoj estu ricxaj kaj bonaj.

Mi rememoras Iranajn verkistojn dum tiu posxto, kiuj ne povas skribi libere, kaj kiuj ecx ne povas skribi. Espero ke mia lando estu libera denove.

Post ekzamena mondo de mi!

Jen, la ekzamenoj finigxis. Cxio estis normale. Nun mi devas skribi multe, mi ne havas ion kauxzon por ne skribi. Tamen mi estas tre maltrankvila pri mia lando, mi promesas ne skribi tre maltrankvilanta. mi havos pli “paroloj de statuo”, mi montros kelkajn fotojn el Yerevano, k.t.p.

Kaj post du tagoj, mi skribos pri “la akvo festo” kaj gxia “peganism”a radiko en Irano kaj Armenio.

Nu, gxis!

P.S. kara Becxjo, vi scias ke "bademjun"o de Bam ne havas "Aafat" ;) tamen dankon por via koncerno.

La fino?

Karikatoro per Mana Nejestani

Sxajnas la post elektadaj eventoj de Irano finigxis. Homoj mortigxis, multaj vundigxis, kaj multaj arestigxis. Nu, komencas sxnagxoj cxe Irano, oni diras. Ni vidu!

p.s. ankaux komencitaj estas miaj ekzamenoj. Legu pli cxe ToMoDoMo, post du semajnoj.