21an de Decembro!

Estis Mia Naskigxtago!

Amume!

Muziko kiun mi multe auxskultas tiuj cxi tage, estas Rira albomo. Sohejl Nafisi kompostis kaj kantis gxin kaj poemoj elektita estas el verkoj de Iranaj novaj poetoj, ekzemple Ahmad Sxamlu aux Nima. Estas granda diferenco inter Irana malnovaj kaj novaj poemoj; diferenco pri silaboj, ritmo, ecx temo. Jen, mi tradukis Amume kiu estas verko de Ahmad Sxamlu (Mi tre sxatas liajn poemojn.

Kiu diras mi amas vin,
Estas kantisto malfelicxa,
Kiu perdigas kanton sian

Espero, amo havus lingvon
Cxe viaj okuloj, mil felicxaj paseroj*
Cxe mia ezofago, mil silentaj kanarioj

Kiu diras mi amas vin,
Estas koro de nokto malfelicxa,
Kiu sercxas lunon sian

Espero, amo havus lingvon
En via cxarmo, mil ridantaj sunoj**
En mia deziro, mil plorantaj esteloj


* Vorto en orginala poemo ne estas Pasero, sed iu speciala birdo, kiu mi ne scias kiel nomigxas esperante! Do, kiel memorajxo de “Captain Jack Sparrow”, mi anstatauxigs gxin per Pasero!! (Paseroj cxiam felicxas!!!)


** lasta monate, mi legis libron, verko de Hxaled Hosejni, verkisto Afqanana. Nomo estis “Mil grandiozaj sunoj”. Estis tre malbona verko.

Hafez (Irana Poeto)



Kiam mi vojagxis al Armenio, mi vizitis E-istinon kiu demandis al mi “cxu vi povas vocx-legi iun poemon de Hafez por mi?” kaj sxi dauxtis “mi tre sxatas liajn poemojn!”
Hafez estas Irana granda kaj fama poeto. Mi povas vocx-legi multajn da liaj poemoj sed, “Mi ne povas traduki bedauxrinde, tamen en la Persa, versxajne mi povas!” mi diris.
Do la bonkora E-istino konsentis cxar sxi diris ke sxi deziras auxskuti poemon per la orginala persa vortoj kaj mi vocx-legis.

Hodiaux, mi recivis bildon; du knabinetoj kaj verso de Hafez kiu skribita estas sur la muro. Tiu verso tradukita al la Angla estas.
Jen mi deziras traduki tiun verson de Hafez kiel memorajxo de tiu E-istino.

Post tiu longa tempo,
Suno neniam diras al Ter “vi devas pagi iun al mi”,
Vidu kio okazas jen,
per tiel Amo, briligxas la tuta Cxielo.