21an de Decembro!

Estis Mia Naskigxtago!

Amume!

Muziko kiun mi multe auxskultas tiuj cxi tage, estas Rira albomo. Sohejl Nafisi kompostis kaj kantis gxin kaj poemoj elektita estas el verkoj de Iranaj novaj poetoj, ekzemple Ahmad Sxamlu aux Nima. Estas granda diferenco inter Irana malnovaj kaj novaj poemoj; diferenco pri silaboj, ritmo, ecx temo. Jen, mi tradukis Amume kiu estas verko de Ahmad Sxamlu (Mi tre sxatas liajn poemojn.

Kiu diras mi amas vin,
Estas kantisto malfelicxa,
Kiu perdigas kanton sian

Espero, amo havus lingvon
Cxe viaj okuloj, mil felicxaj paseroj*
Cxe mia ezofago, mil silentaj kanarioj

Kiu diras mi amas vin,
Estas koro de nokto malfelicxa,
Kiu sercxas lunon sian

Espero, amo havus lingvon
En via cxarmo, mil ridantaj sunoj**
En mia deziro, mil plorantaj esteloj


* Vorto en orginala poemo ne estas Pasero, sed iu speciala birdo, kiu mi ne scias kiel nomigxas esperante! Do, kiel memorajxo de “Captain Jack Sparrow”, mi anstatauxigs gxin per Pasero!! (Paseroj cxiam felicxas!!!)


** lasta monate, mi legis libron, verko de Hxaled Hosejni, verkisto Afqanana. Nomo estis “Mil grandiozaj sunoj”. Estis tre malbona verko.

Hafez (Irana Poeto)



Kiam mi vojagxis al Armenio, mi vizitis E-istinon kiu demandis al mi “cxu vi povas vocx-legi iun poemon de Hafez por mi?” kaj sxi dauxtis “mi tre sxatas liajn poemojn!”
Hafez estas Irana granda kaj fama poeto. Mi povas vocx-legi multajn da liaj poemoj sed, “Mi ne povas traduki bedauxrinde, tamen en la Persa, versxajne mi povas!” mi diris.
Do la bonkora E-istino konsentis cxar sxi diris ke sxi deziras auxskuti poemon per la orginala persa vortoj kaj mi vocx-legis.

Hodiaux, mi recivis bildon; du knabinetoj kaj verso de Hafez kiu skribita estas sur la muro. Tiu verso tradukita al la Angla estas.
Jen mi deziras traduki tiun verson de Hafez kiel memorajxo de tiu E-istino.

Post tiu longa tempo,
Suno neniam diras al Ter “vi devas pagi iun al mi”,
Vidu kio okazas jen,
per tiel Amo, briligxas la tuta Cxielo.

Denove sed Nove

Nuntempe Tehrana cxielo estas nuba. Cxinokte, je la 6 aux 7 gxi pluvas gxis 11 aux 12.
Cxi tio jare, ni havas pluvon malmulte malfrue (ni atendis pluvadon kelkaj tagoj antauxe, Sed malvarmigxis vetero pli frue. Ja oni vestas varmajn, portas ombrelojn, kaj veturas per veturiloj multe.

Do, denove malvarma vetero, denove auxtuno, kaj mi.

Tiel sxajns ke mi skribis tomodomon po unu jaro; mi skribis kiam mi estis felicxa aux malfelicxa, kiam mi malsanigxis, kiam mi atendanto estis, mi skribis pri miaj vojagxoj, pri miaj amikoj kaj cxiojn pri mia vivo (tutmala kompreneble). Mi tre sxatis gxin kaj mi decidas dauxri skribadon.

Jen, je la nova jaro de tomodomo, tiel frapis al mia kapo ke kiel pluvado cxe Tehran (denove sed nove), tiel dauxros tomodomo; denove sed nove.

Ni Ekskusris al Zangxan!


Poemeto por Mia Amiko!

Mi estas suficxe suficxe granda junulino
En grand’ grandega mondo
Ne gravas se vi lasos min

Sed mi ja, ja sentos tiam
Ne kaptante vian manon
Kiel mi multe multe mankas vin

Numerojn Mi Perdigas!

Tre longa tempo kiam mi ne skribis tutmale. Do, kion okazis al mi?

Unue, mi ne havis kompuliton hejme.
Due, mi estis malsana.
Trie, cxitempe mi ne havis bonan farton por skribado.

Jen, mi revenas. (tio estas mia dua revenado!!!)
Mi kontrolis kiom da personoj estis vizitintoj tutmalan mondon de mi dum tio cxi tempo, nekredeble mi sciis ke mi perdinta estas numerojn!!!

Ja numeroj ne gravas laux mi kiel eta princo. Mi forgesas cxion, sxajnas kiel nova tutmala mondo de mi!

Nove nove salutas,
Mala mi

Libereco!

"kiu estas via nomo?" diris Maria-nondziata.

"Libereco" gxardenista knabo diris.

"Libereco! Libereco! kia nomo, libereco!" ridante sxi diris.

"nomo estas Esperante; Liber/eco, por tiel diri" li diris.

"Esperanto! Cxu vi devenas Esperanton?" sxi diris.

Libereco klarigis ke Esperanto estas lingvo. "mia parto parolas Esperante" li dauxris.

"mi devenas Kalabrion" sxi diris.

" kiu vi estas?"

"Maria-nondziata" ridante sxi respondis

" kial vi cxiam ridas?"

" Cxar, kial via nomo estas Esperanto?"

" ne Esperanto, sed Libereco!"


Ni Cxe Gxangalo


Ni vojagxis al norda de Irano, kie estas vere verda kaj kie havas bela gxangalo. Ni noktumis cxe gxangalo unu nokte.
Cxe norda de Iran, ni ankaux havas mareton kiu nomas Kaspiyan (Irananoj diras Khazar). Ni ankaux noktumis po unu nokto tie.
Trrrreeee placxis al mi tiu vojagxo.

Kiun E-kara mia diras!!!

kion mi devas diri, post tiu longa silento de ToMoDoMo? mi salutas; mi resalutas!
kion okazis dum tiu longa tempo? multe, cxiuj kaj cxiuj!
kiun E-kara mia diras?

' kiam mi havas grava afero en mia kapo por pensi, kaj mi estas inter homoj
kiuj neniun scias pri mia grava afero, mi demandas al mi: kio afero estas en
aliaj homoj kapoj? cxu oni ankaux havas gravan aferon por pensi, kiun mi ne
scias? nun? kiam mi sidigxas inter homoj?'

grava afero!!!
nun estas mia unua tago en mia nova laboro. mi diras al mi 'do, finfine vi skribas iun por ToMoDoMo, sed cxu vi scias kiojn okazis dum tiam en la mondo?' fakte ne, mi ne scias! sed ankaux homoj ne scias kiojn okazis dum tiam en tutmala mondo de mi!

eble mi diros al vi cxiujn, aux eble ne! sed mi nun estas felicxa. veron mi diras: mi estas felicxa!!!

Ordinaraj Okazoj cxe Tehran!!!

Do, gxis kiam mi estis en vojagxo mi ne povis skribi iun. ecx mi ne povis skribi simplan salut mesagxon al ...! al kiu?

mi sentas tute malordigxanta, tute perdinta!!! stranga estas ke mi veturas tra la urbo, mia urbo kiu devus esti konata al mi, tamen mi ne sentas trankvile.

Iam en ToMoDoMo okazas ordinaraj okazoj. kiel lunde ke mi kaj L'elektito enkonservigxis je la subveturilo de Tehran. (linio du, mi pensas)

estas ordinara afero ke oni enkonservigxas je publikaj veturiloj, do, mi demandis al L'elektito " cxu vi ankoraxu skribas por via E-a blogo?"

"ne, mi volas diri ke mi ne trovas intresan temon por skribi!" li respondis.

li ja pravas!!! kion ni faru? kion ni faru kiam ne okazas intresa okazo?

Mi faris tiujn fotojn unu monato antauxe! oni diras "koloraj kokidoj"! do, en Iran kokidoj ne estas nur por mangxi, sed ankaux estas por kolorigi!!! cxe ni estas ordinara ke sumere oni kolorigu kokidoj kaj vendu ilin; intresa ofero estas laux infanoj - kaj mi!!!

kaj jen, vi miras.

cxar mi kolorigis miajn manojn kaj mi diras

"homoj se estus kiel kokidoj koloraj, pli beligxos"

Jen, Mi Revenis!!!

Estis tempo kiam mi estis en vojagxo (mi ne povis skribi aux ToMoDoMis!!!). Mi vojagxis al Armenio, mi tranoktis cxe Armenaj E-istoj, tre placxis al mi!!!
Mi havas multajn por diri, skribi, rakonti, k.t.p. tamen mi decidis ke mi eklaboros morgaux!!! do, Jen Mi Revenis!!!

Mi Vidis Viron!!!

Hieraux mi vidis viron kiu diris:
En mia mano mi havas arbaron
En la alia, maron
Luno vojagxas al mia songxoj
Mi havas reverojn

La "Noruz", Irana Novjaro!!!

Vorta klarigo: "No" en la persa signifas "Nov"on Esperante. "No" en la antikvaj lingvoj de Iran estis kiel "Nov" kiu post multaj tempoj sxangxigxis. Kaj "Ruz" signifas "Tag"on, do, "Noruz" signifas "Nova tag"on. Sed "Ruz" havas specialan signifon en Irana kulturo.

Kultura klarigo: suno estis pli grava en Iranaj malnovaj kredoj cxar en antaux Zoroastra Iran, la publika religio estis "Mehr" – Mithraismo- kaj "Mehr" estis mastro de "suno" laux kredoj.

Vorta klarigo: "Sal" en la antikvaj lingvoj de Iran signifas "Sun"on. Kiel en la angla "Solar" signifas cxion pri suno kaj kiel en la franca "Sole" signifas "Sun"on!!! Ankaux "Sal" en la persa signifas kiel "Jaro" Esperante. Do, kial?

Kalendara klarigo: bazo de Irana kalendaro estas turnado de la Tero cxirkaux la suno. Do, plena jaro estas kiam la tero foje cxirkauxiris la sunon, kaj la novjaro estas kiam la tero finigis sian vojagxon cxirkaux la suno ke estas printempo. Irana kalendaro havas 365 tagojn kaj 18 horojn, kaj cxiu 4 jare havas 366 tagojn, cxar per aldono de 18 horoj de la 4 jaroj ni atingis 24 horojn; unu plenan tagon.

Ambaux vortoj klarigo: kiel mi diris "Sal" signifas "Sun"on kaj "Jar"on. Kaj oni diras " Sal e No mobarak" kiel felicxan novan jaron ( Sunon), Kompreneble cxar la nova jaro estas la nova suno laux kredoj Iranaj kaj laux kalendaro.
Samtempe ankaux "Ruz" havas duan signifon kiel "Lumo". Do, "Ruz" signifas "Tag"on kaj "Lum"on, kaj cxar malnoktigxas per lumo de suno, "Ruz" ankaux signifas "Sun"on. Denove "Noruz" signifas "Nova Sun"on kaj "Nova Jar"on!!!

"Noruz" estas Irana "Novjaro"

Kaj kiel Irananoj diras:
cxiu via tago estos "Noruz" kaj via "Noruz"estos sukcesa.

Aldono al "Kion S-o Vilson Deziras"!!!

Inter multaj strangaj estajxoj kiujn mi kreis, sur papere aux alimaniere, nur S-o Vilson ne kapablis paroli!!! Jes, li ne povis paroli gxis kiam si iris al E-kara mia hejmo kiel gasto. Mi ne scias kion E-kara mia faris aux kiel li instruis S-o Vilsonon, tamen mi povas diveni la kialon!!!

Atako De Krokodiloj!!!






Mi ne iris al mia laborejo hodiaux! Mi havis tradukajxojn por traduki; mi preferis esti je la hejmo kaj traduki!!! Tamen mi konfesu ke mi estas pli mallaborema; mi ankoraux ne ekas!!!
Do, kion mi faras nun? Mi sidigxas apud mia komputilo, legante E-blogojn mi fumas!!!
Mi kreis konton cxe Amikumo tttejo!!! Mi emis aldoni Astronomion al mia konto; mi renkontis erar-pagxon en kiu skribigxis:


Program-eraro: Ni pardonpetas, sed la krokodiloj kiuj funkciigas nian programon ne povas elteni paroli esperante kun tiom da uzantoj samtempe kaj tial vi vidas erarmesaĝon. Ni nun trejnas ilin kaj espereble ili povos baldaŭ pli bone servi retpaĝojn al vi. Dankon pro via pacienco. Intertempe eble vi ŝatus trovi laboron aŭ laboranton

Kiel iu vera membro de Akademio De Fantasto, mi senhezitate rememoris "Atako De Klonoj" – Stelaj Militoj- kaj farpis al mia kapo: "Ho, cxu jen Atako De Krokodiloj?" mi ne estas Militema homo, do, mi sentis felicxon kiam mi legis tiun cxi frazon je la fino de mesagxo:


Malgarantio: Neniuj bestoj doloriĝis dum la kreado de www.amikumu.com.

Antaux Noruza Renkontigxo de Ni!!!

okazis je la 18a de Esfand (la 9a de Marto);
Iranaj E-istoj Antaux Noruza Renkontigxo!!!
Noruz estas Irana novjaro; mi poste baldauxe klarigos cxion!!!
mi nun atendas lundon kiam ni festos merkreda festo, do, gxis!!!

kion S-o Vilson deziras!!!


Sinjoro vilson estas mia kunhejmulo!!!
li estas interesa kaj stranga estajxo;
li cxiam ridetas,
saltas cxien,
kaj komencas paroladon per
"li deziras ...."
kaj ne "mi deziras ..."!!!
momente antaux ol mi faris tiun foton li diris al mi:
"li deziras sidigxi sur via kruro"
"plezure" mi respondis!!!

Iu sxalupeta afero!!!

Mia patro cxiam diras "via problemo estas tiu ke vi multe vort-ludas!!!" Li pravas!!! Mi sxatas fari frazojn kiuj havas maltrovintajn signifojn!!! Fakte tiu estas kiel ISTino mia!!! Kaj mia patro cxiam dauxras "sed vi ne povas vivi per vortoj nure!!!" li pravas denove!!! Do, kion mi faras nun?

Mi havas lageton plenan de akvo, mi iun sxalupeton faras, mi volas sur-akvigxi gxin! Cxu mia sxalupeto havas truon? Mi ne scias! Cxu gxi dronigxos? Mi ne scias! Al kie gxi portas min? mi esperas scii, sed tiu estas afero pri estonto, kaj vi devas logxi en Iran por scii ke ESTONTO estas vorto kiu signifas "vi volas, vi planigas, vi penas, tamen kio okazos? Neniu scias!!!"

Tuta mia vivo, iu sxalupeta afero estas cxar Vojagxantoj scias ke:

1) Cxiam estos ie kie sxangxas, do, por adiauxo ili bezonas malgrandajn, rapidajn frazetojn.
2) Atingado celon gravas, tamen la vojo mem estas pli grava.

Mia princo tia vojagxas!!!

Tiel sxajnas ke eta princo pro sia vojagxo uzis
vojagxantajn birdojn.

Kio novajxo???

"kio novajxo?" Mi demandis al ReTo. En IRAN oni kostume komencas tagan paroladon per "saluto" kaj tiu frazo; "kio novajxo?"
" Saneco,
Boneco,
Beleco,
Felicxeco,
Paco,

Kion vi deziras plu?" li respondis.

Mi demandis al mi "cxu li poem diras?" kaj mi pensis "kion mi deziras plu?"
" Kisu kaj cxirkauxpremu min
Kiam mi felicxa estas
Kisu kaj cxirkauxpremu min
Kiam mi malfelicxa estas
Kisu kaj cxirkauxpremu min
Kiam mi malsana estas
Kiam mi malvarma estas
Kiam mi sola estas
Cxiun ke mi sentos
Nur kisu kaj cxirkauxpremu min
"

Kia prefekta mondo tia estus!!!

La tago!!!

En iu plena tago mi faras multajn!!! Kelkajn el ili mi sxatas, kelkajn mi devas, kelkajn mi malsxatas fari!!!

La aferoj tagaj apartigxas je interesaj kaj malinteresaj laux mi!!!

Tiuj estas miaj tagaj legxoj:

Ne demandu pri aferoj kiujn vi mem povas kompreni!
Ne parolu pri aferoj kiujn oni ne demandis al vi!
Ne respondu tiujn demandojn kiujn oni mem povas kompreni!

La plej bona tago estas tiu tago en kiu mi senzorge iras al Bonyad*, legante interesajn librojn mi trovas respondojn de cxiuj miaj demandoj.

La plej malbona tago estas tiu tago en kiu mi devige vizitas personojn kiuj neniam nenion komprenas kaj havas multajn demandojn pri cxio.

Cxiu el miaj tagoj havas sian propran poemon (aux frazon); jen estis mia hodiauxa poemo:

Tehrana Arto - strato**;
Se mi estus piediranto de gxi,
Estas trortuaro dezerta,
pejzagxo de Engelab placo,
Kaj bariloj verdaj kiuj preterpasas min al mia sciigxo.
kiel tiuj bildoj senmastre penditaj
Ankuax mi pendita estas.
Pendita el vorto du silaba;
revo

* “Bonjad-e Nejsxabur” estas sendependa instituto de IRANaj kulturaj esploradoj. En Bonjad mi lernis “Pahlavi” kaj “Avesta” lingvojn kiuj estas iranaj antikvaj lingvoj. Mi tre sxatas silenton de librejo de Bonjad kies cxiuj libroj estas miaj gefratoj.

** “Tehrana Arto-straso” situas en parto de Engelab strato de Tehrano, apud Tehrana universitato en kiu oni pendigis bildojn sur la balustrado de universitata korto. Cxiu tage mi pasas tiun starton sur mia vojo al hejmo.

La "ESFANDGAN" festo, IRANa tago por inoj!!!

Kreda Klarigo: En malnova Irano, cxiu tago de monato havis propran nomon. Fakte, tiuj nomoj estis nomoj de gedioj! Ne miskomprenu; malnovaj iranaj kredoj ne estis mult-diaj, tamen cxiu natura afero en malnovaj iranaj kredoj havis propran mastron kiu estis sankta! Kaj la sola dio estis "Ahuramazda"!

Kalendara Klarigo: cxiu monato en malnova irana kalendaro havis 30 tagojn! Kaj kiel mi diris, cxiu tago havis propran nomon. Do ni havis 30 nomojn; ekzemple la unua tago de cxiu monato estis Ahuramazda- tago, la dua tago estis Bahman-tago, la tria tago estis Ordibehesxt-tago, k.t.p.

Oficiala kalenrada klarigo: Cxiu jaro laŭ oficiala irana kalendaro havas 4 sezonjn kaj 12 monatojn. Jen la nomoj:

A- Printempo
(1) Farvardin
Havas 31 tagojn; de 21a de marto gxis 20a de aprilo.
(2) Ordibehesxt
Havas 31 tagojn; de 21a de aprilo gxis 21a de majo.
(3) Hxordad
Havas 31 tagojn; de 22a de majo gxis 21a de junio.
B- Somero
(4) Tir
Havas 31 tagojn; de 22a de junio gxis 22a de julio.
(5) Mordad
Havas 31 tagojn; de 23a de julio gxis 22a de auxgusto.
(6) Sxahrivar
Havas 31 tagojn; de 23a de auxgusto gxis 22a de septembro.
C- Auxtuno
(7) Mehr
Havas 30 tagojn; de 23a de septembro gxis 22a de oktobro.
(8) Aban
Havas 30 tagojn; de 23a de oktobro gxis 22a de novembro.
(9) Azar
Havas 30 tagojn; de 23a de novembro gxis 21a de decembro.
Cx- Vintro
(10) Dej
Havas 30 tagojn; de 22a de decembro gxis 20a de januaro.
(11) Bahman
Havas 30 tagojn; de 21a de januaro gxis 19a de februaro.
(12) Esfand
Havas 29 tagojn; de 20a de februaro gxis 20a de marto.

Ambauxe kalendara klarigo: la oficiala kalendaro de IRANo malsametas la malnovan. Tiu malsameco estas pro la nombro de tagoj de monatoj kaj ankaŭ en la oficiala kalendaro ni ne plu havas nomojn de tagoj. Tamen ankoraux la nomoj de monatoj samas!!!

Kreda klarigo: Cxar 12 el tagaj nomoj samas la nomojn de monatoj, cxiu jare ni havis 12 festojn en malnova IRANo. Ekzemple je la dua tago de la Bahman monato kiu nomitis Bahman, ni havis “BAHMANGAN” festo. “GAN” en la persa signifas pluralo, –J esperante; do BAHMANGAN signifas Bahmanoj!!! Kiel vi povas kompreni, simple tiuj Bahmanoj estas Bahman-tago de la monato Bahman!!! Kaj jen la festoj de la jaro:

Farvardingan (la 19a de Farvardino)
Ordibehesxtgan (la 3a de Ordibehesxto)
Hxordadgan (la 6a de Hxordado)
Tirgan (la 13a de Tiro)
Mordadgan (la 7a de Mordado)
Sxahrivargan (la 4a de Sxahrivaro)
Mehrgan (la 16a de Mehro)
Abangan (la 10a de Abano)
Azargan (la 9a de Azaro)
Dejgan (la 1a de Dejo)*
Bahmangan (la 2a de Bahmano)
Esfandgan (la 5a de Esfando)

* fakte la unua tago de monato nomitis "Ahuramazda" sed "Dej" en la malnova persa signifas la “Dio”n esperante kaj kiel mi diris Ahuramazda estas la sola dio, do Dejgan-festo okazas je la 1a de Dejo. (cxu vi komprenis la samecon de "Dej" kaj "Dio"? Tiu kaŭzas ke la malnova persa kaj la latina estis lingvistike samradikaj!!!

ESFANDa klarigo: Kiel mi diris cxiu natura afero havis mastron. Ekzemple Aban estis la mastro de Akvoj, Azar estis la mastro de fajroj kaj Bahman estis la mastro de bonaj pensoj.
ESFAND estis la mastrino o de Tero kaj verdaj Herboj! Jes ESFAND imagigxis kiel virino cxar en la malnovaj kredoj de Irano, la Tero imagigxis kiel virino! Simpla filozofio estas; Tero estas patrino de cxio!!!

ESFANDGANa klarigo: Je la 5a de monato Esfand ni festos ESFANDGANon! Tiu festo estas virina propra festo! Estas tago de virinoj! Tiu estas malnova kredo, tamen ni ankoraux festas ESFANDGANon! (NI signifas cxiu kiu sxatas IRANon kaj IRANan kulturon.)

Felicxan ESFANDGANon mi esperas al cxiuj!
Kun speciala danko al s-ino Emarni kiu korektigis la artikolon!!!

Bildo


Mi havas multajn bildojn sur muroj de mia cxambro!
sed mia amikino, steleto B 612 malfelicxa estas; sxi ne rajtas havi bildojn sur siaj cxambraj muroj! do, sxi posxtis tiun imagon en sia blogo!
ankaux mi!!!

25a Filma Festivalo de Fagxr


Cxiu jare, je la 12a gxis la 22a de Bahman
okazigxas la Festivalo de Filmo
Tehran

Ni vojagxis!

lunde, ni vojagxis al nordo de Iran. ni akupis domon en Mahmudabad (la nomo de urbo kie ni vojagxis).

estis Soheil, Mohamadreza, Mostafa, Mehrain kaj mi; june kaj kune!!!

ni ne fotis bedauxrinde! sed estis pli bona kaj felicxa kaj dolcxa vojagxo laux mi; ne necesas memorajxfoton, cxiam restos en la memoro!!!

Mi korfermigxis!!!

kiel oni diri esp-e "to miss someone"?
mi denove forgesis alporti miajn skribajxojn kiujn mi preparis pro ToMoDoMo al retkafejo!!!
kaj nun mi ne havas mian stultan komputilvortaron kun mi; sed mi tre tre tre korfermigxis mian karan tutmalan mondon!!! do mi devas rakonti pri miaj sentoj!!!

kiu signifas "korfermigxi"? el la persa gxi singnifas same de "to miss someone" en la angla! tiel estas la gxusta frazo: "Delam barat tang shode= mia koro fermigxas por vi= I missed you"!!!
cxu vi kaptis la signifon? do jen la tutmala mondo de mi:

mi korfermigxas vojagxon!
mi korfermigxas legadon! (mi nun estas la plej malmangxantina librmangxanto en la tuta mondo, mi legis neniu libron po du semajno!!!)
mi korfermigxas cxokoladon!
mi korfermigxas S-ro vilsonon! (mia kunhejmo)
mi korfermigxas leter skribadon! (mia posxt adreso estas: P.O kesto 14185-566 Tehran, Iran. cxu vi deziras korespondi kun mi?)
mi korfermigxas cxiun!!!

poemo:

Iam mi korfermigxas min!!!

kaj sur la pordo de tiu retkafeja necesejo skribata estas:

gxi ne funkcias!!!

kaj la felicxa novajxo:

en la Akademio De Fantasto retejo nun estas la semajno de "Rey Bradbery" (mi ne havas la gxustan dictation de lia nomo!!! ho mia stulta komputilvortaro, kie vi estas?)

kaj mi havas la specialan gratulon kiun mi devas diri al E.kara mia; la kialo estas mistera! ne demandu al mi!!!

E-seminario en Karagx!!! (4)


lasta merkrede, E-seminario por blinduloj en librejo de Karagx!!!
post la fino de seminario, mi iris hejmen kaj vizitis mian familion!!!
estis felicxa nokto por Iranaj Esperantistoj kaj por MI!!!

Denove Steleto B 612!!! (3)

Mi ne kontrolis mian posxt keston po unu monato!!! Mi faris hieraux; mi trovis ALPETOn de leteroj kaj revuoj kaj sendajxeroj!!! Inter ilin estis felicx naskigxtaga karto kiun Steleto sendis por mi!!! sur gxi skribita estis:

Mi pensis kaj mi faris la plej malordinalan deziron por vi;

Eksterplanedanoj homrabas vin
Kaj portas vin al iliaj planedo.

Vi estas cxirkauxinda per fremdaj
Kaj frandaj estajxoj
kies vestajxoj sxajnas al vi strangaj
Kaj intresaj samtempe.

Antauxe vi homrabigxita, vi celis fari
Iun belan naskigxtagan festeton kun viaj geamikoj
Sed nun ke vi estas 4.1 trilion mejloj fora de via hejmo,Vi pensas “ho, kiam mi atingus tiel sxanco denove?”

Steleto B 612!!! (2)

SARA, Mia amikino kiu logxas en Kanado jam aperigxis kaj afisxis du komentojn cxe ToMoDoMo!!! Nu kiu sxi estas? Krom ke sxi estas mia amikino, sxi estas bona verkistino –pli bona ol mi- kaj sxi cxiam havas specialan propran vidpunkton je la aferoj –pli speciala ol miaj-! Ni nomis sxin “steleto B 612” cxar si tre sxatas “eta princo”on (kaj ni sxatas “eta princo”on kaj sin ankaux) kaj sxi cxaim esperas ke si etigxus kaj vojagxus per papersxalupeto gxis la fino de mondo!!!
De kiam sxi vojagxis al Kanado, mi legis neniun de sxi gxis mi trovis sian komentojn!!! Tiel mi pensis ke finfine cxu sxi povis altagigxi sian blogon? mi vizitis tien kaj jes; Sxi estis farinta!!!
Sxia blogoa nomo estas “enbusaj skribajxoj”, perslingva kompreneble, sed mi volas ligi ToMoDoMo(n) kun “enbusaj skribajxoj” kaj mi esperas ke sxi lernos ESPOn iam baldauxe!!!

Hejmlando!!! (1)

RETO diris al mi ke pli bone estos sxangxi mian retnotistan nomon; “fifio”!!!
Kaj mi estas tiom deprimita kiom ne ecx CXOKOLADO povos igi min ke mi sentos bone!!!

Mi konsultas kun mia komputilvortaro,
Mi: kiun signifas “fi” ?
Komputilvortaro –angle-: “shame”!
Mi: do, kiu estos “fifio”?
Komputilvortaro: “??kjhsakj!!!////.;a;dhqre@@@879…,.,.,lskd.,//???”
Mia komputilvortaro estas stulta, ne povas kompreni tiujn kiujn oni ne preplanigis.

Estas poemo kiun mi tre sxatas:
Je la lastaj tagoj de Esfand*
Kiam oni lokas florojn,
Kun folioj kaj radikoj kaj ligoj kaj polvo,
En etaj lignaj kestoj,
Rivereto de mil doloroj
Fontas el koro,
Iras al vangoj.
Ho, espero ke povus homoj
-tiel floroj-
Porti iliajn hejmlandojn
Cxien ili volos.

* Esfand estas la lasta monato de vintro en Irana kalendaro.

Ne, mi ne povas sxangxi mian retnotistan nomon!!! Kiun mia stulta komputilvortaro ne povas kompreni estas tiu ke “fifi” estas nomo perkiu cxiuj miaj geamikoj vokas min varme!!! (Kaj poste mi nur aldonis “O” vorton – porke sxajnus pli Esperante- je la fino de “fifi” kiu simem estas parto de mia nomo “Farmehr”!!!) kaj ankaux gxi ne povas kompreni ke tiu nomo sxajnas tiel “hejmlando” al mi!!!

Mi denove konsultas kun stulta komputilvortaro,
Mi: kiun signifas “hejmlando”?
Stulta komputilvortaro –Itale -: “tera natia, casa”!
Mi: “casa”?
Stulta komputilvortaro –angle-: “home, place where one feels comfortable”!
Mi: “place where one feels comfortable”?
Stulta kompitilvortaro: “ksajhdkjsh/.2po!!][][5425@@@./,zjhsd??!!!///???”
Mi: stulto! Vi komprenas neniu pri sentoj, nek pri pakajxo de memorajxoj, nek pri mia nomo, nek pri hejmlando kie oni sentas felicxeco tie, ... !!!

Tiuj cxi tagoj

Mi ne plu povas konekti iterreton cxe mia hejmo!!! Ne estas grava, cxar mi povas iri al kafretejo (mi jam kreis tiun vorton mi mem!!! Cxu estas gxusta?) sed problemo estas mia memorkapablo!!! Mi forgesas cxiun!!! Kaj do, mi forgesis cxiujn kiujn mi skribigis pro ToMoDoMo!!! Mi havis multajn notojn skribitajn, mi nun posxtas ilin samtempe, bonvolu legi ilin ne samtempe!!!