Mia Testudo!

Mi havis testudon, lia nomo estis Avisxan. Li havis 2 jarojn kaj 6 monatojn. Cxirkaux du monatoj antaxue, kiam ni vojagxis al Masule, kaj tie ni tranoktis en gxangalo, mi perdis Avisxanon. Versxajne li fugxis al gxangalo. De tiam mi estis malfelicxa, cxar mi tre sxatis Avisxanon. Nu, miaj geamikoj diris ke Avisxan, sendube, nun havas pli bonan vivon. Kaj fakte mi konsentis.

Hieraux mi vidis foton kiu diris ke cxiuj bestoj bezonas esti hundo kaj gajni atenton. Mi nun vere estas felicxa, cxar mi scias ke Avisxan estas en gxangalo kaj ne en mia eta cxambro!
.

Irana Pico!



10 tagoj antauxe, kiam mi estis cxe Itala ambasadejo por preni vizon, mi renkontis faman Irananon, Hossein Arbabi, kiu logxas en Italio, kaj kiu inventis Qormesabzi picon. Qormesabzi estas unu el Iranaj bongustaj mangxajxoj. Sxajnas ke li iel miksigxis tiujn du sxatindaj mangxajxojn: Qormesabzi kaj pico (tamen mi ne scias kiel!).


Qormesabzi pico estas unu el 10 mondaj bongustaj picoj. Mi ne provis gxin, tamen, Do, cxu vi deziraz provi Iranan Picon?


b.v. viziti tien!

Lunde!

De cxi tiam, mi nove afisxos cxe ToMoDoMo je lundoj kaj ne sabatoj. kial mi decidis tiel? cxar mi sxangxetis mian semajnan programon kaj nun lundoj estas miaj Esperantaj tago.
***
Mi atendas!