Kial ToMoDoMo(n) ne gxisdatigas?

Mi alrigardas tiun glason de vino
eble maligxus via foresto
mia malfelicxeco
la tuta mondo
.
karaj, mi nun iom okupigxas pri mia vojagxo al Armenio. fakte tio estos transloko kaj poste mi logxos en Armenio; mi studos en universitato de Yerevan.
do, gxis baldaux!

Mi spuras sxin (SF rakonteto de mia amiko)!

Sxi logxas en luno, la centra urbo de luno. Oni faris urbon sub tere kaj volis gxin esti, ne normala sed natura. Do, ili faris por la urbo riveron; kaj gxi havas gxangalon kaj aliajn naturaajxojn. Cxiam sxi nagxas riveren aux post nagxado promenadas gxangalen (en rivero sxi pensas kaj ridas, en gxangalo sxi legas librojn kaj ploras. Kiam nagxado mi iras al sxi kaj diras: ‘laux diroj cxe Jupitero ekzistas riveroj kies sunoj ne estas varma, nek malvarma kaj sia akvo kiel merkuro modera kaj songxsimila estas’ kaj sxi ridas. Kiam promenado mi diras: ‘ cxe saturno ekzistas gxangaloj enkiuj tempo ne trapasas kaj ili estas senfina (kiel io ke tio nur ekzistas iame). Kaj nenio vidos nin se ni koiti’. sxi ploras. ‘kial ni ne koitu tie cxi?’ sxi diras. ‘tie’ estas la respondo. ‘mi venos’ sxi diras, sed siaj ridoj estas en tiu cxi rivero, kaj siaj ploroj estas en tiu cxi gxangalo. ‘vi amas tien kie vi deziras iri’ sxi diras.

Laux sxi, mi frenezas, cxar mi pripensas aparaton kion mi metos en tiu cxi gxangalo. Poste ni eniru, kaj ni iru al tie kie ni volas. Tie estas ne uzita kaj oni povas promeni libere kaj oni ne zorgas pri rigardantoj el la Ter’.

‘frenezulo! Mi estas tie cxi’ sxi diras. Sed mi deziras esti tie. Sxi pensas ke mi volas forlasi sin. Sed mi neniam diris al sxi ke mi sciias tie sxi estas.
Mi spuras sxin.