Mi Vidis Viron!!!

Hieraux mi vidis viron kiu diris:
En mia mano mi havas arbaron
En la alia, maron
Luno vojagxas al mia songxoj
Mi havas reverojn

La "Noruz", Irana Novjaro!!!

Vorta klarigo: "No" en la persa signifas "Nov"on Esperante. "No" en la antikvaj lingvoj de Iran estis kiel "Nov" kiu post multaj tempoj sxangxigxis. Kaj "Ruz" signifas "Tag"on, do, "Noruz" signifas "Nova tag"on. Sed "Ruz" havas specialan signifon en Irana kulturo.

Kultura klarigo: suno estis pli grava en Iranaj malnovaj kredoj cxar en antaux Zoroastra Iran, la publika religio estis "Mehr" – Mithraismo- kaj "Mehr" estis mastro de "suno" laux kredoj.

Vorta klarigo: "Sal" en la antikvaj lingvoj de Iran signifas "Sun"on. Kiel en la angla "Solar" signifas cxion pri suno kaj kiel en la franca "Sole" signifas "Sun"on!!! Ankaux "Sal" en la persa signifas kiel "Jaro" Esperante. Do, kial?

Kalendara klarigo: bazo de Irana kalendaro estas turnado de la Tero cxirkaux la suno. Do, plena jaro estas kiam la tero foje cxirkauxiris la sunon, kaj la novjaro estas kiam la tero finigis sian vojagxon cxirkaux la suno ke estas printempo. Irana kalendaro havas 365 tagojn kaj 18 horojn, kaj cxiu 4 jare havas 366 tagojn, cxar per aldono de 18 horoj de la 4 jaroj ni atingis 24 horojn; unu plenan tagon.

Ambaux vortoj klarigo: kiel mi diris "Sal" signifas "Sun"on kaj "Jar"on. Kaj oni diras " Sal e No mobarak" kiel felicxan novan jaron ( Sunon), Kompreneble cxar la nova jaro estas la nova suno laux kredoj Iranaj kaj laux kalendaro.
Samtempe ankaux "Ruz" havas duan signifon kiel "Lumo". Do, "Ruz" signifas "Tag"on kaj "Lum"on, kaj cxar malnoktigxas per lumo de suno, "Ruz" ankaux signifas "Sun"on. Denove "Noruz" signifas "Nova Sun"on kaj "Nova Jar"on!!!

"Noruz" estas Irana "Novjaro"

Kaj kiel Irananoj diras:
cxiu via tago estos "Noruz" kaj via "Noruz"estos sukcesa.

Aldono al "Kion S-o Vilson Deziras"!!!

Inter multaj strangaj estajxoj kiujn mi kreis, sur papere aux alimaniere, nur S-o Vilson ne kapablis paroli!!! Jes, li ne povis paroli gxis kiam si iris al E-kara mia hejmo kiel gasto. Mi ne scias kion E-kara mia faris aux kiel li instruis S-o Vilsonon, tamen mi povas diveni la kialon!!!

Atako De Krokodiloj!!!






Mi ne iris al mia laborejo hodiaux! Mi havis tradukajxojn por traduki; mi preferis esti je la hejmo kaj traduki!!! Tamen mi konfesu ke mi estas pli mallaborema; mi ankoraux ne ekas!!!
Do, kion mi faras nun? Mi sidigxas apud mia komputilo, legante E-blogojn mi fumas!!!
Mi kreis konton cxe Amikumo tttejo!!! Mi emis aldoni Astronomion al mia konto; mi renkontis erar-pagxon en kiu skribigxis:


Program-eraro: Ni pardonpetas, sed la krokodiloj kiuj funkciigas nian programon ne povas elteni paroli esperante kun tiom da uzantoj samtempe kaj tial vi vidas erarmesaĝon. Ni nun trejnas ilin kaj espereble ili povos baldaŭ pli bone servi retpaĝojn al vi. Dankon pro via pacienco. Intertempe eble vi ŝatus trovi laboron aŭ laboranton

Kiel iu vera membro de Akademio De Fantasto, mi senhezitate rememoris "Atako De Klonoj" – Stelaj Militoj- kaj farpis al mia kapo: "Ho, cxu jen Atako De Krokodiloj?" mi ne estas Militema homo, do, mi sentis felicxon kiam mi legis tiun cxi frazon je la fino de mesagxo:


Malgarantio: Neniuj bestoj doloriĝis dum la kreado de www.amikumu.com.

Antaux Noruza Renkontigxo de Ni!!!

okazis je la 18a de Esfand (la 9a de Marto);
Iranaj E-istoj Antaux Noruza Renkontigxo!!!
Noruz estas Irana novjaro; mi poste baldauxe klarigos cxion!!!
mi nun atendas lundon kiam ni festos merkreda festo, do, gxis!!!

kion S-o Vilson deziras!!!


Sinjoro vilson estas mia kunhejmulo!!!
li estas interesa kaj stranga estajxo;
li cxiam ridetas,
saltas cxien,
kaj komencas paroladon per
"li deziras ...."
kaj ne "mi deziras ..."!!!
momente antaux ol mi faris tiun foton li diris al mi:
"li deziras sidigxi sur via kruro"
"plezure" mi respondis!!!

Iu sxalupeta afero!!!

Mia patro cxiam diras "via problemo estas tiu ke vi multe vort-ludas!!!" Li pravas!!! Mi sxatas fari frazojn kiuj havas maltrovintajn signifojn!!! Fakte tiu estas kiel ISTino mia!!! Kaj mia patro cxiam dauxras "sed vi ne povas vivi per vortoj nure!!!" li pravas denove!!! Do, kion mi faras nun?

Mi havas lageton plenan de akvo, mi iun sxalupeton faras, mi volas sur-akvigxi gxin! Cxu mia sxalupeto havas truon? Mi ne scias! Cxu gxi dronigxos? Mi ne scias! Al kie gxi portas min? mi esperas scii, sed tiu estas afero pri estonto, kaj vi devas logxi en Iran por scii ke ESTONTO estas vorto kiu signifas "vi volas, vi planigas, vi penas, tamen kio okazos? Neniu scias!!!"

Tuta mia vivo, iu sxalupeta afero estas cxar Vojagxantoj scias ke:

1) Cxiam estos ie kie sxangxas, do, por adiauxo ili bezonas malgrandajn, rapidajn frazetojn.
2) Atingado celon gravas, tamen la vojo mem estas pli grava.