Mia princo tia vojagxas!!!

Tiel sxajnas ke eta princo pro sia vojagxo uzis
vojagxantajn birdojn.

Kio novajxo???

"kio novajxo?" Mi demandis al ReTo. En IRAN oni kostume komencas tagan paroladon per "saluto" kaj tiu frazo; "kio novajxo?"
" Saneco,
Boneco,
Beleco,
Felicxeco,
Paco,

Kion vi deziras plu?" li respondis.

Mi demandis al mi "cxu li poem diras?" kaj mi pensis "kion mi deziras plu?"
" Kisu kaj cxirkauxpremu min
Kiam mi felicxa estas
Kisu kaj cxirkauxpremu min
Kiam mi malfelicxa estas
Kisu kaj cxirkauxpremu min
Kiam mi malsana estas
Kiam mi malvarma estas
Kiam mi sola estas
Cxiun ke mi sentos
Nur kisu kaj cxirkauxpremu min
"

Kia prefekta mondo tia estus!!!

La tago!!!

En iu plena tago mi faras multajn!!! Kelkajn el ili mi sxatas, kelkajn mi devas, kelkajn mi malsxatas fari!!!

La aferoj tagaj apartigxas je interesaj kaj malinteresaj laux mi!!!

Tiuj estas miaj tagaj legxoj:

Ne demandu pri aferoj kiujn vi mem povas kompreni!
Ne parolu pri aferoj kiujn oni ne demandis al vi!
Ne respondu tiujn demandojn kiujn oni mem povas kompreni!

La plej bona tago estas tiu tago en kiu mi senzorge iras al Bonyad*, legante interesajn librojn mi trovas respondojn de cxiuj miaj demandoj.

La plej malbona tago estas tiu tago en kiu mi devige vizitas personojn kiuj neniam nenion komprenas kaj havas multajn demandojn pri cxio.

Cxiu el miaj tagoj havas sian propran poemon (aux frazon); jen estis mia hodiauxa poemo:

Tehrana Arto - strato**;
Se mi estus piediranto de gxi,
Estas trortuaro dezerta,
pejzagxo de Engelab placo,
Kaj bariloj verdaj kiuj preterpasas min al mia sciigxo.
kiel tiuj bildoj senmastre penditaj
Ankuax mi pendita estas.
Pendita el vorto du silaba;
revo

* “Bonjad-e Nejsxabur” estas sendependa instituto de IRANaj kulturaj esploradoj. En Bonjad mi lernis “Pahlavi” kaj “Avesta” lingvojn kiuj estas iranaj antikvaj lingvoj. Mi tre sxatas silenton de librejo de Bonjad kies cxiuj libroj estas miaj gefratoj.

** “Tehrana Arto-straso” situas en parto de Engelab strato de Tehrano, apud Tehrana universitato en kiu oni pendigis bildojn sur la balustrado de universitata korto. Cxiu tage mi pasas tiun starton sur mia vojo al hejmo.

La "ESFANDGAN" festo, IRANa tago por inoj!!!

Kreda Klarigo: En malnova Irano, cxiu tago de monato havis propran nomon. Fakte, tiuj nomoj estis nomoj de gedioj! Ne miskomprenu; malnovaj iranaj kredoj ne estis mult-diaj, tamen cxiu natura afero en malnovaj iranaj kredoj havis propran mastron kiu estis sankta! Kaj la sola dio estis "Ahuramazda"!

Kalendara Klarigo: cxiu monato en malnova irana kalendaro havis 30 tagojn! Kaj kiel mi diris, cxiu tago havis propran nomon. Do ni havis 30 nomojn; ekzemple la unua tago de cxiu monato estis Ahuramazda- tago, la dua tago estis Bahman-tago, la tria tago estis Ordibehesxt-tago, k.t.p.

Oficiala kalenrada klarigo: Cxiu jaro laŭ oficiala irana kalendaro havas 4 sezonjn kaj 12 monatojn. Jen la nomoj:

A- Printempo
(1) Farvardin
Havas 31 tagojn; de 21a de marto gxis 20a de aprilo.
(2) Ordibehesxt
Havas 31 tagojn; de 21a de aprilo gxis 21a de majo.
(3) Hxordad
Havas 31 tagojn; de 22a de majo gxis 21a de junio.
B- Somero
(4) Tir
Havas 31 tagojn; de 22a de junio gxis 22a de julio.
(5) Mordad
Havas 31 tagojn; de 23a de julio gxis 22a de auxgusto.
(6) Sxahrivar
Havas 31 tagojn; de 23a de auxgusto gxis 22a de septembro.
C- Auxtuno
(7) Mehr
Havas 30 tagojn; de 23a de septembro gxis 22a de oktobro.
(8) Aban
Havas 30 tagojn; de 23a de oktobro gxis 22a de novembro.
(9) Azar
Havas 30 tagojn; de 23a de novembro gxis 21a de decembro.
Cx- Vintro
(10) Dej
Havas 30 tagojn; de 22a de decembro gxis 20a de januaro.
(11) Bahman
Havas 30 tagojn; de 21a de januaro gxis 19a de februaro.
(12) Esfand
Havas 29 tagojn; de 20a de februaro gxis 20a de marto.

Ambauxe kalendara klarigo: la oficiala kalendaro de IRANo malsametas la malnovan. Tiu malsameco estas pro la nombro de tagoj de monatoj kaj ankaŭ en la oficiala kalendaro ni ne plu havas nomojn de tagoj. Tamen ankoraux la nomoj de monatoj samas!!!

Kreda klarigo: Cxar 12 el tagaj nomoj samas la nomojn de monatoj, cxiu jare ni havis 12 festojn en malnova IRANo. Ekzemple je la dua tago de la Bahman monato kiu nomitis Bahman, ni havis “BAHMANGAN” festo. “GAN” en la persa signifas pluralo, –J esperante; do BAHMANGAN signifas Bahmanoj!!! Kiel vi povas kompreni, simple tiuj Bahmanoj estas Bahman-tago de la monato Bahman!!! Kaj jen la festoj de la jaro:

Farvardingan (la 19a de Farvardino)
Ordibehesxtgan (la 3a de Ordibehesxto)
Hxordadgan (la 6a de Hxordado)
Tirgan (la 13a de Tiro)
Mordadgan (la 7a de Mordado)
Sxahrivargan (la 4a de Sxahrivaro)
Mehrgan (la 16a de Mehro)
Abangan (la 10a de Abano)
Azargan (la 9a de Azaro)
Dejgan (la 1a de Dejo)*
Bahmangan (la 2a de Bahmano)
Esfandgan (la 5a de Esfando)

* fakte la unua tago de monato nomitis "Ahuramazda" sed "Dej" en la malnova persa signifas la “Dio”n esperante kaj kiel mi diris Ahuramazda estas la sola dio, do Dejgan-festo okazas je la 1a de Dejo. (cxu vi komprenis la samecon de "Dej" kaj "Dio"? Tiu kaŭzas ke la malnova persa kaj la latina estis lingvistike samradikaj!!!

ESFANDa klarigo: Kiel mi diris cxiu natura afero havis mastron. Ekzemple Aban estis la mastro de Akvoj, Azar estis la mastro de fajroj kaj Bahman estis la mastro de bonaj pensoj.
ESFAND estis la mastrino o de Tero kaj verdaj Herboj! Jes ESFAND imagigxis kiel virino cxar en la malnovaj kredoj de Irano, la Tero imagigxis kiel virino! Simpla filozofio estas; Tero estas patrino de cxio!!!

ESFANDGANa klarigo: Je la 5a de monato Esfand ni festos ESFANDGANon! Tiu festo estas virina propra festo! Estas tago de virinoj! Tiu estas malnova kredo, tamen ni ankoraux festas ESFANDGANon! (NI signifas cxiu kiu sxatas IRANon kaj IRANan kulturon.)

Felicxan ESFANDGANon mi esperas al cxiuj!
Kun speciala danko al s-ino Emarni kiu korektigis la artikolon!!!

Bildo


Mi havas multajn bildojn sur muroj de mia cxambro!
sed mia amikino, steleto B 612 malfelicxa estas; sxi ne rajtas havi bildojn sur siaj cxambraj muroj! do, sxi posxtis tiun imagon en sia blogo!
ankaux mi!!!

25a Filma Festivalo de Fagxr


Cxiu jare, je la 12a gxis la 22a de Bahman
okazigxas la Festivalo de Filmo
Tehran

Ni vojagxis!

lunde, ni vojagxis al nordo de Iran. ni akupis domon en Mahmudabad (la nomo de urbo kie ni vojagxis).

estis Soheil, Mohamadreza, Mostafa, Mehrain kaj mi; june kaj kune!!!

ni ne fotis bedauxrinde! sed estis pli bona kaj felicxa kaj dolcxa vojagxo laux mi; ne necesas memorajxfoton, cxiam restos en la memoro!!!