Ne pro mia naskigxtago!!!

la 21a de Decembro estas speciala tago – pli gxuste speciala nokto!!! – por Irananoj. Estas mia naskigxtago!!! Je la nokto de 21a de Decembro oni festas sed ne pro mia naskigxtago, versxajne!!!
Mi diskutas: en Iranaj kalendaro, 21a de Decembro estas 30a de Azar kiu estas la lasta nokto de la falo kaj kiu estas la plej longa nokto de la jaro!!! En Iranaj malnovaj mitoj – antaux islama Irana mi volas diri – Mehr (La Dio de SUNO) naskigxas en tiu nokto, do oni festas pro tio afero!!! Fakte la vera festo faros je la posta tago – 22a de Decembro/ 1a de Dej – kiu oni diras “ gxasxn e hxoram ruz – la suna taga festo-“ sed cxar la Suno kaj Mehr estas pli garava en Iranaj konvinkoj – denove antaux islama konvinkoj mi volas diri – la festo komencas je la antauxa nokto, kiu oni diras “sxab e cele – nokto de kvardeka -“ kaj dauxras gxis posta nokto!!!
Kial oni nomis tiun nokton “sxab e cele”? cxar de tiu nokto gxis la posta granda festo – 10a de Bahman/ 29a de Februaro kiu oni faros la “Sade festo”- estas gxuste kvardek tagoj!!! Je la “sxab e cele” oni maldormas kaj mangxas specialan mangxajxon kaj tiel plu!!!
Post Islame oni devigxis sxangxi iliajn konvinkojn, do ne plu oni festas la “gxasxn e hxoram ruz” nun, tamen oni ankoraux festas “sxab e cele” tiel moro!!! (mi iam diskutos cxiuj Iranaj festoj al vi, mi esperas)
Mi naskigxis je la tia nokto, antaux 24 jaroj!!! Speciala nokto!!! Kaj versxajne duobla speciala por mi!!!

1 Response to "Ne pro mia naskigxtago!!!"

  1. Homayoon says:
    7:38 PM

    Mi gratulas vin okaze de via naskiĝtago, kvankam malfrue!