Hejmlando!!! (1)

RETO diris al mi ke pli bone estos sxangxi mian retnotistan nomon; “fifio”!!!
Kaj mi estas tiom deprimita kiom ne ecx CXOKOLADO povos igi min ke mi sentos bone!!!

Mi konsultas kun mia komputilvortaro,
Mi: kiun signifas “fi” ?
Komputilvortaro –angle-: “shame”!
Mi: do, kiu estos “fifio”?
Komputilvortaro: “??kjhsakj!!!////.;a;dhqre@@@879…,.,.,lskd.,//???”
Mia komputilvortaro estas stulta, ne povas kompreni tiujn kiujn oni ne preplanigis.

Estas poemo kiun mi tre sxatas:
Je la lastaj tagoj de Esfand*
Kiam oni lokas florojn,
Kun folioj kaj radikoj kaj ligoj kaj polvo,
En etaj lignaj kestoj,
Rivereto de mil doloroj
Fontas el koro,
Iras al vangoj.
Ho, espero ke povus homoj
-tiel floroj-
Porti iliajn hejmlandojn
Cxien ili volos.

* Esfand estas la lasta monato de vintro en Irana kalendaro.

Ne, mi ne povas sxangxi mian retnotistan nomon!!! Kiun mia stulta komputilvortaro ne povas kompreni estas tiu ke “fifi” estas nomo perkiu cxiuj miaj geamikoj vokas min varme!!! (Kaj poste mi nur aldonis “O” vorton – porke sxajnus pli Esperante- je la fino de “fifi” kiu simem estas parto de mia nomo “Farmehr”!!!) kaj ankaux gxi ne povas kompreni ke tiu nomo sxajnas tiel “hejmlando” al mi!!!

Mi denove konsultas kun stulta komputilvortaro,
Mi: kiun signifas “hejmlando”?
Stulta komputilvortaro –Itale -: “tera natia, casa”!
Mi: “casa”?
Stulta komputilvortaro –angle-: “home, place where one feels comfortable”!
Mi: “place where one feels comfortable”?
Stulta kompitilvortaro: “ksajhdkjsh/.2po!!][][5425@@@./,zjhsd??!!!///???”
Mi: stulto! Vi komprenas neniu pri sentoj, nek pri pakajxo de memorajxoj, nek pri mia nomo, nek pri hejmlando kie oni sentas felicxeco tie, ... !!!

2 Response to "Hejmlando!!! (1)"

  1. Anonymous Says:
    10:22 AM

    kara RETO:

    mi ne celis ke diris vi igxis min sxangxi mian nomon!!! sed tamen tiel kiel mi diris vin tiu cxi nokte, tiuj pensoj jam frapis al mia kapo!!! mi cxiam havis problemoj kun mia stulta kompotilvortaro kiu ne kapablas kompreni homaj aferoj!!!
    kaj vi certe komprenas tiuj home!!!

    kore amike
    fifi

  2. ode says:
    4:26 AM

    Kio estas la nomo de tiu stulta komputilvortaro?? :D