La tago!!!

En iu plena tago mi faras multajn!!! Kelkajn el ili mi sxatas, kelkajn mi devas, kelkajn mi malsxatas fari!!!

La aferoj tagaj apartigxas je interesaj kaj malinteresaj laux mi!!!

Tiuj estas miaj tagaj legxoj:

Ne demandu pri aferoj kiujn vi mem povas kompreni!
Ne parolu pri aferoj kiujn oni ne demandis al vi!
Ne respondu tiujn demandojn kiujn oni mem povas kompreni!

La plej bona tago estas tiu tago en kiu mi senzorge iras al Bonyad*, legante interesajn librojn mi trovas respondojn de cxiuj miaj demandoj.

La plej malbona tago estas tiu tago en kiu mi devige vizitas personojn kiuj neniam nenion komprenas kaj havas multajn demandojn pri cxio.

Cxiu el miaj tagoj havas sian propran poemon (aux frazon); jen estis mia hodiauxa poemo:

Tehrana Arto - strato**;
Se mi estus piediranto de gxi,
Estas trortuaro dezerta,
pejzagxo de Engelab placo,
Kaj bariloj verdaj kiuj preterpasas min al mia sciigxo.
kiel tiuj bildoj senmastre penditaj
Ankuax mi pendita estas.
Pendita el vorto du silaba;
revo

* “Bonjad-e Nejsxabur” estas sendependa instituto de IRANaj kulturaj esploradoj. En Bonjad mi lernis “Pahlavi” kaj “Avesta” lingvojn kiuj estas iranaj antikvaj lingvoj. Mi tre sxatas silenton de librejo de Bonjad kies cxiuj libroj estas miaj gefratoj.

** “Tehrana Arto-straso” situas en parto de Engelab strato de Tehrano, apud Tehrana universitato en kiu oni pendigis bildojn sur la balustrado de universitata korto. Cxiu tage mi pasas tiun starton sur mia vojo al hejmo.

0 Response to "La tago!!!"