Atako De Krokodiloj!!!






Mi ne iris al mia laborejo hodiaux! Mi havis tradukajxojn por traduki; mi preferis esti je la hejmo kaj traduki!!! Tamen mi konfesu ke mi estas pli mallaborema; mi ankoraux ne ekas!!!
Do, kion mi faras nun? Mi sidigxas apud mia komputilo, legante E-blogojn mi fumas!!!
Mi kreis konton cxe Amikumo tttejo!!! Mi emis aldoni Astronomion al mia konto; mi renkontis erar-pagxon en kiu skribigxis:


Program-eraro: Ni pardonpetas, sed la krokodiloj kiuj funkciigas nian programon ne povas elteni paroli esperante kun tiom da uzantoj samtempe kaj tial vi vidas erarmesaĝon. Ni nun trejnas ilin kaj espereble ili povos baldaŭ pli bone servi retpaĝojn al vi. Dankon pro via pacienco. Intertempe eble vi ŝatus trovi laboron aŭ laboranton

Kiel iu vera membro de Akademio De Fantasto, mi senhezitate rememoris "Atako De Klonoj" – Stelaj Militoj- kaj farpis al mia kapo: "Ho, cxu jen Atako De Krokodiloj?" mi ne estas Militema homo, do, mi sentis felicxon kiam mi legis tiun cxi frazon je la fino de mesagxo:


Malgarantio: Neniuj bestoj doloriĝis dum la kreado de www.amikumu.com.

0 Response to "Atako De Krokodiloj!!!"