Amume!

Muziko kiun mi multe auxskultas tiuj cxi tage, estas Rira albomo. Sohejl Nafisi kompostis kaj kantis gxin kaj poemoj elektita estas el verkoj de Iranaj novaj poetoj, ekzemple Ahmad Sxamlu aux Nima. Estas granda diferenco inter Irana malnovaj kaj novaj poemoj; diferenco pri silaboj, ritmo, ecx temo. Jen, mi tradukis Amume kiu estas verko de Ahmad Sxamlu (Mi tre sxatas liajn poemojn.

Kiu diras mi amas vin,
Estas kantisto malfelicxa,
Kiu perdigas kanton sian

Espero, amo havus lingvon
Cxe viaj okuloj, mil felicxaj paseroj*
Cxe mia ezofago, mil silentaj kanarioj

Kiu diras mi amas vin,
Estas koro de nokto malfelicxa,
Kiu sercxas lunon sian

Espero, amo havus lingvon
En via cxarmo, mil ridantaj sunoj**
En mia deziro, mil plorantaj esteloj


* Vorto en orginala poemo ne estas Pasero, sed iu speciala birdo, kiu mi ne scias kiel nomigxas esperante! Do, kiel memorajxo de “Captain Jack Sparrow”, mi anstatauxigs gxin per Pasero!! (Paseroj cxiam felicxas!!!)


** lasta monate, mi legis libron, verko de Hxaled Hosejni, verkisto Afqanana. Nomo estis “Mil grandiozaj sunoj”. Estis tre malbona verko.

0 Response to "Amume!"