malvarmigxa kafo

Tehrano malvarmigxetas!!! Tio signifas ke oni devas vesti varman vestajxon, ke oni devas porti ombrelon, ke oni ne plu volas piediri – prefere oni deziras veturi per veturiloj – k.t.p.
Sed tio afero nur signifas al mi ke kiam mi sidigxas en Godo kafejo, kaj mi ordonas kafon (franca kafo sen lakto sen sukero), mi devas trinki gxin sensxanceligxe antaux gxi malvarmigxos!!!
Tio fakto hazarde frapis al mia kapo tio cxi nokte, kiam mi estis en Godo kafejo. Mi tre sxatas tio kafejo – sed mi ne multe iras al tie cxar mi multe iras al Blanka kaj Nigra kafejo ( kie ni fari nian Esp(an) rondon) . Kompreneble mi ne povas cxeesti en du lokoj samtempe!!!- cxar cxiam en sia etoso hazarde amuzaj faktoj frapas al mia kapo!!! Kaj cxar gxi sur la muroj havas kelkajn bildojn kiujn diras: ne fumu!!! Sed Godo kafejo estas la plej libera loko kie oni povas fumi!!!
tre placxas al mia tutmala mondo, mi jam diris ke vivo en Iran havas multajn malecojn; cxi tie ne fumu bildo signifas: fumu, ni petas!!!
Dolcxe, dolcxe!!!

0 Response to "malvarmigxa kafo"