Mi korfermigxis!!!

kiel oni diri esp-e "to miss someone"?
mi denove forgesis alporti miajn skribajxojn kiujn mi preparis pro ToMoDoMo al retkafejo!!!
kaj nun mi ne havas mian stultan komputilvortaron kun mi; sed mi tre tre tre korfermigxis mian karan tutmalan mondon!!! do mi devas rakonti pri miaj sentoj!!!

kiu signifas "korfermigxi"? el la persa gxi singnifas same de "to miss someone" en la angla! tiel estas la gxusta frazo: "Delam barat tang shode= mia koro fermigxas por vi= I missed you"!!!
cxu vi kaptis la signifon? do jen la tutmala mondo de mi:

mi korfermigxas vojagxon!
mi korfermigxas legadon! (mi nun estas la plej malmangxantina librmangxanto en la tuta mondo, mi legis neniu libron po du semajno!!!)
mi korfermigxas cxokoladon!
mi korfermigxas S-ro vilsonon! (mia kunhejmo)
mi korfermigxas leter skribadon! (mia posxt adreso estas: P.O kesto 14185-566 Tehran, Iran. cxu vi deziras korespondi kun mi?)
mi korfermigxas cxiun!!!

poemo:

Iam mi korfermigxas min!!!

kaj sur la pordo de tiu retkafeja necesejo skribata estas:

gxi ne funkcias!!!

kaj la felicxa novajxo:

en la Akademio De Fantasto retejo nun estas la semajno de "Rey Bradbery" (mi ne havas la gxustan dictation de lia nomo!!! ho mia stulta komputilvortaro, kie vi estas?)

kaj mi havas la specialan gratulon kiun mi devas diri al E.kara mia; la kialo estas mistera! ne demandu al mi!!!

4 Response to "Mi korfermigxis!!!"

  1. Anonymous Says:
    9:21 AM

    Kara Fifio,

    En Esperanto anstatau la angla "to miss someone" oni povas diri "senti mankon de tiu homo". Ekzemple anstatau "I missed you" oni povas diri "Mi sentas/sentis vian mankon". Sed ankau eblas esprimi tiun nocion alimaniere. Ankau ecx se konsideri "konformigxo" kiel akceptebla vorto lau via propra ekzemplo oni gxuste diru "mia koro fermigxas pro iu kialo/persono/ajxo". Do oni ne povas diri "mi korfermigxas ion". Eble la plej bona solvo por esperantigi "I miss someone" estas "mi suferas mankon de iu".

    Do jen via poemo:

    Mi suferas mankon de vojagxon!
    Mi suferas mankon de legado!
    Mi suferas mankon de cxokolado!
    Mi suferas mankon de S-ro Vilsono!
    Mi suferas pro ne ricevi novajn leterojn!!

    Iam mi suferas perdon de mi mem! (cxar oni ne povas senti mankon de si mem, sed eblas perdi sin mem).

  2. Anonymous Says:
    10:42 PM

    kara Fifio!

  3. Anonymous Says:
    9:28 PM

    kara becxjo:

    dankon al via komento kaj dankon pro korektigxo de mia eroroj!

    mi baldauxe reposxtos tiu posxto, sendube senerore!!!

    sincere
    FIFIo

  4. Anonymous Says:
    2:25 AM

    En Brazilo oni diras "sauxdadi"
    Fakte, eble vi divenis, sauxdadi estas uzata nur de esperantistoj, post kiam la vorto internaciigxis, ankaux esperanto prenis gxin, sed kunorde je la E-a genio, gxi igxis ankaux verbon. mirinda cxu ne ?

    (same pri la germana "kaputt!", nr en Esperanto oni povas ankaux diri "kaputigxis", ktp

    Nun jen la mirinda teksto de "Karesema pri sauxdado:

    SaĆ­dado, universala sento, estis adoptita en Esperanto

    En la blogo de "karesema" mi trovis tiun gravan kaj valoran tekston:

    " SAUXDADO"!!!
    La saxdado parolas portugalan
    (kaj Esperanton)
    Mi sauxdadas cxion, kio markis mian vivon... Kiam mi vidas fotojn, kiam mi flaras, kiam mi auxdas vocxon, kiam mi memoras la pasintecon, mi sauxdadas... Mi sauxdadas la amikojn, kiujn mi neniam plu vidis, personojn, kun kiuj mi ne plu parolis aux renkontis... Mi sauxdadas mian infanagxon, mian unuan amon, la duan, la trian, la lastan kaj la amojn, kiujn mi ankoraux havos, se Dio permesos...


    Mi sauxdadas la nuntempon, kiam mi ne profitas cxion, por memori la pasintecon kaj por veti la estontecon... Mi sauxdadas la estontecon, se poste la efektivigxo, eble ne okazos tiel, kiel mi pensas, ke gxi okazos... Mi sauxdadas al tiu, kiu lasis min kaj tiun, kiun mi lasis, kiu diris ke venus, sed ne aperis; kiu aperis kurinte, kaj preskaux ne konis min, kiun mi neniam estos oportuno por koni.

    Mi sauxdadas tiun, kiu forveturis kaj kiun mi ne adiauxis bone; kiu ne sukcesis adiauxi min; kiu pasis en la sxoseo antagonista al la mia vivo kaj kiu mi nur vidis tre rapide; aferoj, kiujn mi havis kaj aliaj, kiujn mi ne havis, sed multe volis havi; aferojn, kiujn mi ne scias cxu ili ekzistis, sed kiun se mi scius, certe dezirus provi;...

    Mi sauxdadas seriozajn aferojn, amuzajn aferojn, okazojn, travivajxojn...

    Mi sauxdadas la hundeton, kiun mi havis antauxe kaj kiu min amis lojale, tiel kiel nur hundoj kapablas fari,la librojn kiun mi legis kaj faris min vojagxi, la diskoj, kiujn mi auxdis kaj faris min songxi, la okazajxojn. kiujn mi vivis kaj la okazajxojn, kiujn mi lasis preterpasi sen profiti tute.

    Multajn fojojn mi volas trovi tion, kion mi ne scias, mi ne scias kie, por sercxi ion, mi nek scias kion, nek kie mi gxin perdis...

    Mi vidas la mondon turnigxi, kaj mi pensas, ke mi povus senti sauxdado en la japana, en la rusa, la itala, en la angla, sed mia sauxdado nur parolas portugalan kaj Esperanton, kvankam se profunde gxi povas paroli cxiulingve.

    Mi kredas ke la simpla I miss you, neniam estos la sama forteco kaj signifo ol nia vorteto. Eble ne esprimas, gxuste, la grandegan mankon, kiun ni sentas pri karaj aferoj aux personaj. Kaj pro tio mi sentas plu da sauxdado... Cxar mi trovis vorton por uzi cxiam, kiam mi sentas cxi tiun doloron en la koro, iomete malgxoja, iomete gxoja, sed ke funkcias plej bone ol vitala signo kiam oni volas paroli pri vivo kaj pri sentoj.

    Gxi estas la senerara pruvo pri tio, ke ni estas impresigxemaj, ke ni amis multe la aferojn, kiujn ni havis kaj ni bedauxras la bonajn aferojn, kiujn ni perdis dum la ekzistado nia...

    Senti sauxdadon estas signo pri tio, ke oni vivas!