Semajno de Issac Asimov cxe Akedamio de Fantazio


Jen, Issac Asimov cxe TOMODOMO

Maldekstere, en ligaj sekcio de TOMODOMO, vi povas vidi linkon de Akademio de Fantazio –bedauxrinde, en la persa-. Kiel mi kalrigas? Fakte, Akademio de Fantazio estas retejo de Irananoj kiuj sxatas Scienc-Fikcio kaj Fantazio (SF kaj F) temoj je ne nur literaturo, sed ankaux je kino, kaj tiel plu.
Mi pensas ke nun tiu retejo havas 1000000…..(????) membrojn. Kaj ankaux mi estas ano de Akademio de Fantazio cxar ankaux mi estas SF kaj F sxatantino. Gedirektoroj de tiu retejo estas miaj bonaj geamikoj. Tiuj estas la plej felicxaj kaj aktivaj junuloj kiujn mi konas.
Je la unuan de Azar -22an de novembro- ni (fakte, ne mi! mi estas la plej malaktivulino cxe tiu retejo!!!) komencis La Semajnon de Issac Asimov – SF(a) verkisto- cxe Akademio de Fantazio. Mi prenis cxi tiun foton el unua pagxo de Akademio de Fantazio.

1 Response to "Semajno de Issac Asimov cxe Akedamio de Fantazio"

  1. Anonymous Says:
    8:08 AM

    Kara Fifio, dankon pro la informo. Mi antaue estis trovinta kelkajn rakontojn de tiu retejo en alia retejo (kiel titolo estis la kvina dimensio, mi pensas) kaj ecx tradukis kelkajn el ili al Esperanto. Vi eble ankorau trovas tiujn tradukojn sur la retlisto Per-Esperanto-SF cxe YahooGroups (vi devas esti ano de la dissendolisto por povi legi ilin).